Csanádpalota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Csanádpalota
Palaco de Csanádpalota
Preĝejo de Csanádpalota

Csanádpalota (ĉanAdpalota) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó. La loknomo signifas: Csanád-palaco.

Bazaj informoj

Situo

Csanádpalota situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landlimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Makó-Mezőhegyes.

Historio

La komunumo aperas skribe la plej frue en 1421. Ĝi apartenis longe al kampoj de Nagylak. Tie okazis granda batalo inter ribelantaj kamparanoj kaj nobela armeo en 1514. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Germanoj, slovakoj kaj hungaroj refondis la komunumon. En 1773 preĝejo konstruiĝis, en 1884 la fervojo ekfunkciis. La novaj ŝtatlimoj de Rumanio forprenis kampojn. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.

La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.

Vidindaĵoj

Famuloj

Nomportantoj de Csanád

Csanád Csanádalberti Csanádapáca
Csanádpalota Érsekcsanád
Tombeja kapelo de Csanádpalota