Cserhátsurány
Aspekto
| Cserhátsurány | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 2676 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 695 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 59′ N, 19° 26′ O (mapo)47.98333319.433333Koordinatoj: 47° 59′ N, 19° 26′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 18,8 km² (1 880 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Cserhátsurány (ĉerhAtŝurAnj) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
- Areo: 19 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9791/19.4277
- Loĝantaro: 960
- Poŝtkodo: 2676
- Telefonprefikso: 35
Situo
[redakti | redakti fonton]Cserhátsurány situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Balassagyarmat troviĝas 17, Pásztó 26, Rétság 27 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Cserhátsurány estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1138. Post la mezepoko pro la konstantaj kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika romkatolika Kirko Stefano la 1-a (Cserhátsurány) de 1344, baldaŭe barokigita, en 1934 renovigita, la turo estas 32 m-ojn alta
- luterana preĝejo de 1821
- kastelo de Jánossy (jAnoŝi) el la 17-a jarcento
- kastelo de Simonyi (ŝimonji) el la 18-a jarcento
- muzeeto
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Cserhátsurány naskiĝis ministro pri defendo István Sréter.




