Cuevas Labradas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cuevas Labradas (Teruel))
Cuevas Labradas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 1° 3′ U (mapo)40.453638-1.0510161Koordinatoj: 40° 27′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Alto 968 m [+]
Areo 40,809216 km² ( 408 0.9 216 ha) [+]
Cuevas Labradas (Provinco Teruelo)
Cuevas Labradas (Provinco Teruelo)
DEC
Cuevas Labradas
Cuevas Labradas
Situo de Cuevas Labradas
Cuevas Labradas (Hispanio)
Cuevas Labradas (Hispanio)
DEC
Cuevas Labradas
Cuevas Labradas
Situo de Cuevas Labradas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuevas Labradas [+]
vdr

Cuevas Labradas [kŭebas laBRAdas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Cuevas Labradas povas esti komprenebla kiel Prilaboritaj Grotoj. Tiukadre la municipa blazono montras urson kiu ĵus faris super la enirejo al groto markojn per krifo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 14 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu Cuevas Labradas estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 594 kaj 597.

La orografio de la municipo estas markita de la rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La altitudo gamas inter 1636 msm en la orienta pinto, en la Sierra del Pobo, kaj 960 msm borde de la rivero. La loĝloko mem kuŝas je 969 msm.[1]

Nordokcidente: Teruel Norde: Peralejos Nordoriente: Peralejos
Okcidente: Teruel Oriente: Peralejos
Sudokcidente: Teruel Sude: Teruel Sudoriente: Corbalán

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Cuevas Labradas oni malaltiĝis ĝis nunaj 137 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]