Culcha Candela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Culcha Candela
en Berlino dum koncerto de 2008
en Berlino dum koncerto de 2008
Fondo 2002
Ĝenro regeo, danchala regeo, hiphopo
Oficiala retejo www.culchacandela.de
Muzikistaro
kantisto Johnny Strange (Ugando/Germanio)
kantisto Itchyban (Mateo Jaschik, Pollando)
kantisto Larsito (Kolumbio) (ekde 2001)
kantisto Mr. Reedoo (Germanio) (ekde 2002)
kantisto Don Cali (Kolumbio) (ekde 2002)
diskĵokeo DJ Chino (Sudkoreio) (ekde 2001)
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Culcha Candela - prononco [KALĉa KanDEla] estas muzikgrupo el Berlino kun internacia muzikanaro, kies stilo kategoriigeblas inter regeo, danchala regeo kaj hiphopo, kaj kiu prezentiĝas "pluretne": ekzemple multaj kantoj estas pli ol unulingvaj, ofte kaj german- kaj hispanlingvaj. La kantotekstoj estas parte enhave seriozaj kaj socikrititaj (kiel la muzikaĵoj Una cosa... [unu afero], Schöne neue Welt [bela nova mondo]), parte tamen ankaŭ senpretende etosigaj kaj dancigaj (kiel Partybus [festa buso]).

Nomo

La muzikgrupa nomo „Culcha Candela“ konsistas unuaparte el fantazia vorto kiu similu al kreola laŭprononca variaĵo de la angla vorto culture, (prononco en internacia fonetika alfabeto ˈkʌlt͡ʃə(ɹ), "kulturo", kaj duaparte el la latinlingva vorto candela, "kandelo", kaj do signifu "kandelo de kulturo" aŭ "lumo de kulturo".