Curt J. Milkuschutz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Curt J. Milkuschutz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1913 (1913-11-30)
Morto 11-an de aprilo 2001 (2001-04-11) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Curt Julio MILKUSCHUTZ (naskiĝis en 1914; mortis la 11-an de aprilo 2001) estis argentina esperantisto kaj dumviva membro de UEA, ties iama delegito en Bonaero kaj fakdelegito pri grafologio kaj terkulturo.

Li estis esperantisto ekde 1929 kaj aktivis en Argentina Esperanto-Ligo inter 1955 kaj 1981, jen kiel sekretario, jen kiel prezidanto. Li servis kiel argentina ĉefdelegito de 1956 ĝis 1978.