Saltu al enhavo

Cyclos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cyclos

Lasta stabila versio 4.10.2
Programlingvo Java
Retejo www.cyclos.org
vdr

Cyclos estas enreta bankada programaro por mikrofinancaj institucioj, lokaj bankoj (en evoluigantaj landoj) kaj kompletigaj valutaj sistemoj kiel Loka interŝanĝa sistemo (LETS), interŝanĝaj retoj kaj tempaj bankoj.[1]

Ĝi estis evoluigita de la Socia Komerca Organizaĵo, angle Social Trade Organisation (kunlaboraĵo de la institucioj STRO en Nederlando kaj Instrodi en Brazilo).[2]

Cyclos havas la jenajn funkciojn:[3]

  • Enretaj bankadaj iloj
  • E-komerca platformo
  • Komerca adresaro
  • Plu-gvidoj kaj transakciaj kvalifikoj
  • Mesaĝa kaj sciiga sistemo
  • ensalutado helpe de telefona kaj reta subteno-centro
  • Integra administrada informo sistemo

Cyclos povas esti alirita tra la reto sed ankaŭ subtenas saĝtelefonojn kaj punktojn de vendaj aparatoj (ekzemple supermerkatajn kasojn), ebliganta SMS-komunikadon kaj kartajn pagojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Gazetaraj artikoloj pri la projekto

[redakti | redakti fonton]