Cyprian Tansi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cyprian Tansi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1903 (1903-09-01)
en Onitsha
Morto 20-an de januaro 1964 (1964-01-20) (60-jaraĝa)
en Leicester
Mortokialo aneŭrismo
Ŝtataneco Niĝerio
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto
vdr

Cyprian Michael Iwene TANSI (naskiĝinta en septembro 1903 en Aguleri, subŝtato de Anambra, mortinta la 26-an de januaro 1964 en Leicester) estis romkatolika pastro el la tribo de la Igboj kaj poste ano de la ordeno de la trapistoj. Li beatuligitis fare de papo Johano Paŭlo la 2-a en la 22.3.1998.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Iwene Tansi baptitis en la aĝo de 9 jaroj; li ŝokis la gepatrojn detruante baldaŭ post la baptiĝo idolon kiun li estis ricevinta kiel ĉiuj knaboj de la tribo. Mortis lia patro frue kaj la patrino memmortigis sin post instigo fare de la vilaĝa medicinisto kiu responsigis ŝin pri granda beba mortaleckvoto.[1]

Tansi iĝis unue instruisto kaj kateĥisto. Kun 22 jaroj li decidis iĝi sacerdoto. Tansi ekstudentis en la porpastra Seminario Sankta Paŭlo en Igbariam; post ses jaroj senditis li al Eke por misia laboro. Kun du kolegoj li fondis tie grandan seminarion kies financinspektisto iĝis li mem en 1932. Post ordinacio en la 19.12.1937 en la katedralo de Onitsha fare de Charles Heerey li agadis dum 13 jaroj diligente kaj engaĝiĝeme en la eosto de Niĝerio: iĝis li helpkapelano en Nnewi; liaj paroĥestraj deĵorlokoj estis ekde 1940 Dunukofia, ekde 1945 Akpu/Ajalli kaj ekde 1949 Aguleri. Paroĥestre li sukcese entuziasmigis junajn virojn por la profesio pastra. Li permesis homojn loĝi ene de la paroĥa domo kaj preparis ilin por la eniro al porpastra seminario.

Aparte Tansi porparolis por junuloj kaj familioj. Tre gravis por li katekizi geedzecparojn kaj plibonigi la rolon de la virinoj ene de la familioj. Ankoraŭ dum lia ekstermonakeja sacerdoteco li legis la verkon Le Christ, idéal du moine de la belĝa benediktana abato Columba Marmion. Ĝis tiam monakeja vivo en Niĝerio apenaŭ konata estis. Tansi do ekvolis ŝanĝi tion. Kune kun sia helppastro Clément Ulogu li decidis frokuliĝi. En junio 1950 li vojaĝis kun permeso de la superuloj je Mount St. Bernard Anglujon. Tie li ricevis la ordenan nomon Cipriano. Ulogo sekvis en 1951 kaj en la 8.12.1953 ambaŭ solene faris siajn votojn.

La britia klostro planis mision en Kameruno kie Tansi estu ĉefo de la novicoj. Sed en januaro 1964 li malsaniĝis kaj mortis mallonge poste. En 1986 liaj ostoj elfositis kaj transportitis al Niĝerio; reentombigo faritis sur la porpastra tombejo de la Katedralo de Onitsha. Helppetantaj vizitintoj de la tombo raportis pri sanigaj mirakloj.

Tansi iĝis modelo kaj instruisto de gravaj ekleziuloj, i.a. de la pli malfrua kardinalo Francis Arinze, kiun li estis baptinta kiel juna pastro.[2]

Okaze de la beatuligo lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a atentigis ke Tansi estas luma ekzemplo por la fruktoj de kristana kredo ene de la niĝeria enloĝantaro. Ili ekde la unuaj misioj pli kaj pli videblus en tiu ĉi afrika lando.[3]

La festotago liturgikalendara estas la 20-a de januaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elizabeth Isichei, Entirely for God: the Life of Cyprian Michael Iwene Tansi, Cistercian Publications 43, Kalamazoo, kvara eldono 2005, p. 37.
  2. God's Invisible Hand: The Life and Work of Francis Cardinal Arinze, an Interview with Gerard O'Connell, San Francisco 2006, ISBN 978-1-58617-135-3, p. 111
  3. Homily at the Mass for the Beatification of Father Cyprian Tansi, Pope John Paul II

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]