Dániel Arany
Aspekto
Dániel Arany | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1863 en Peŝto |
Morto | 18-an de januaro 1945 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Verkoj | Mathematical and Physical Journal for Secondary Schools |
Dániel Arany [aranj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arany Dániel estis hungara altlerneja instruisto, matematikisto. Lia origina persona nomo estis Dávid.
Dániel Arany [1] naskiĝis la 11-an de julio 1863 en Pest (urbo), li mortis en januaro de 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dániel Arany devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li estis asistanto en Akademio de Selmec. Inter 1893–1896 li instruis en Győr, kie li fondis signifan matematikan revuon. Ekde la studjaro 1896 li instruis en diversaj lernejoj de Budapeŝto. Depost la Hungara Sovetrespubliko li trude emeritiĝis. Kun sia edzino ili estis martiroj de holokaŭsto.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Adalékok a kúpszeletek konstruktív elméletéhez (1890)
- Algebra a középiskolák felső osztályai számára (1904)
- Unterricht an den höheren Gewerbeschulen und gewerblichen Fachschulen (1912)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- placo en Budapeŝto
- mezlerneja matematika konkurso