Dénes Kemény (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Kemény
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1802 (1802-11-30)
en Cecălaca
Morto 17-an de februaro 1849 (1849-02-17) (46-jaraĝa)
en Buda
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Barono Dénes Kemény [dEneŝ kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Dénes estis hungara politikisto, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis magyargyerőmonostori. Lia plej konata filo estis Gábor Kemény.

Dénes Kemény [1] naskiĝis en 1803 en Transilvanio en Csekelaka (nuntempa Cecălaca en Rumanio). Li mortis la 17-an de februaro 1849 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Kemény lernis juron, en 1822 li komencis labori en juĝejo, kie li okupiĝis pri historio. En la 1830-aj jaroj li komencis politikadi, dume li estis titulara notario. En 1834 li partoprenis en laboro de parlamento de Transilvanio. Post 3 jaroj li iĝis gvidanto de la opozicio. Dum Hungara revolucio de 1848 li estis subministro en Kabineto Batthyány, poste membro en Tutlanda Patrujdefenda Komisiono. Li havis edzinon, kiu naskis 8 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Adórendszer (Impostosistemo), (1848)
  • Honegység (Patrujunueco), (1846, eldonita en 1861)

Fontoj[redakti | redakti fonton]