Dóra Beregi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dóra Beregi
Persona informo
Naskonomo Dorothea Berger
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1915 (1915-08-08)
en Budapeŝto
Morto 8-an de februaro 2011 (2011-02-08) (95-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Dóra Beregi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Beregi Dóra estis hungara-brita tablotenisisto, dufoja brita mondĉampiono. Ŝia origina nomo estis Dorothea Berger, baldaŭ ŝi portis la hungarecan nomon Beregi Dóra, ŝia geedziĝa nomo en Britio estis Dora Devenny, tamen ŝia sporta nomo restis Dora Berger.

Dorothea Berger naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1915 en Budapeŝto, ŝia morto ne estas konata.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dóra Beregi estis tablotenisisto en sia naskiĝurbo kaj estis hungara ĉampiono trifoje en 1937 kaj 1938 induope aŭ variduope. Same en 1938 ŝi estis la dua en mondĉampionumo induope ankoraŭ sub hungara flago. En 1939 ŝi translokiĝis al Britio, kie ŝi edziniĝis kaj en 1941 akiris britan civitanecon. Ŝi estis la unua en mondĉampionumoj dufoje en 1948 kaj 1950 induope sub brita flago. En 1950 ŝi translokiĝis al Aŭstralio, en la sekva jaro ŝi gajnis ĉiujn konkursojn en Adelajdo. En 1955 ŝi finis sian sportan karieron. Pli frue ŝi naskis filon en 1948.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]