DJH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DJH
emblemo
volontula asocio
Komenco 1909 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Detmold
Fondinto(j) Richard Schirrmann vd
Membro de Eŭropa Movado Germanio • German Parity Welfare Association • Bundesarbeitsgemeinschaft Kinder- und Jugendschutz (Germany) • Hostelling International • laborgrupo pri infana kaj junula bonfarto vd
Filioj Q111829764 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

Germana junulargasteja organizo (germane Deutsches Jugendherbergswerk, mallongigo DJH) estas komunutila societo kun 438 filioj (en 2021) en Germanujo. Temas do pri la plej granda membro ĉe la mondskala ekvivalento Hostelling International.[1] Ĝia sidejo estas en Detmold.

Ĝi divideblas en 14 landaj societoj kun 178 lokaj kluboj pri kiuj zorgas honoroficuloj. La membrokvanto estas de 2,38 milionoj en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi fonditis en 1909 fare de Richard Schirrmann, Wilhelm Münker kaj Julius Schult. La ideo starigi junulargastejojn venas de Germanio mem havante sian originon en la konceptoj de progresema eduko. Oni intencis disponigi malmultekostan tranoktejojn por vagantaj junuloj. En Bavario la ĝermĉeloj por la tutlanda establado de la junulargastejmovado estis en la nordo kaj la sudo kaj en Palatinato; tie pluraj domoj estis starigitaj en rapida sinsekvo en la 1920-aj jaroj. En 1932 ekzistis en Germanujo ne malpli ol 2.123 junulargastejoj. En Nazia Germanio DJH perdis sian memstarecon kaj devis iĝi parto de Hitlera junularo.

Post la Dua mondmilito koncepto, kiu antaŭe estis celita al vojaĝantaj junulgrupoj, ŝanĝiĝis en la direkto de provizora loĝejo por lernejaj klasoj, simile al la lernejtendaroj. Nova konstrufazo de ejoj venis en la 1950-aj jaroj. Ekde la fruaj 2000-aj jaroj la fokuso metita ofte ekskluzive sur lernejaj klasoj pliampleksiĝis kaj oni malfermiĝis al liaj aroj.[2]

Kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Tranokti rajtas nur anoj de la societo. Membrecon havi povas ne nur unuopuloj sed ankaŭ entreprenoj, lernejoj, firmaoj, oficejoj, societoj iaj ajn. Eksterlande oni ĝuas aŭtomate rabatojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. jarraporto 2021
  2. Tiaj ŝanĝoj ne novas ĉar ekz. la jardekon post 1928 integriĝis ĉi-societen la organizo Schüler- und Studentenherbergen de Guido Rotter kiu estis fondita jam en 1884 kaj apogis ankaŭ studentojn.