Dabas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dabas [dabaŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Dabas, kies centro estas.

Kalvinana preĝejo en Dabas

Bazaj informoj

Geografio

Dabas situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Kecskemét, aŭtoŝoseo M5 estas ne tro for.

Historio

La komunumo estis detruita en 1241 fare de la tataroj, poste en 1597 fare de la turkoj. Slovakoj kaj hungaroj refondis ĝin. En 1793 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Tiutempe formiĝis 2 apartaj vilaĝoj Alsó (Malsupra) kaj Felső (Supra) Dabas, kiuj en 1947 unuiĝis kaj sufiĉis la nomo Dabas. En 1966 2 memstaraj apudaj vilaĝoj aliĝis: Sári (ŝAri) kaj Gyón (djOn). Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo, ĝi ricevis la urban rajton en 1989.

La urbo estas tipa agrara loĝloko, krome grava presejo funkcias tie.

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj