Dagon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dagon fiŝforma

Dagon (hebree דגון) estas la hebrea nomo de Dagan, rimarkinda orienta mezopotama kaj semida diaĵo; estis la dio de la fekundeco kaj de la rikolto en la panteono de la kanaanoj, kiu laŭ la mito estis patro de Baalo. Ĝia aspekto prezentiĝis kiel homo naskiĝanta el grena spiko, aŭ de barbohava ulo kun la malsupera korpa parto fiŝforma.

Ĝia kulto disvastiĝis el Palestino ĝis Mezopotamio. Dagon estis adoptita kiel precipa diaĵo ĉe la filiŝta konfederacio kiun komponis diversaj prahindaeŭropaj popoloj devenantaj el Egeo kaj Anatolio, kaj origine adorantaj al la Patrino Tero. En la Biblio estas memorigata epizodo, en la 1Samuelo 5,1-7, laŭ kiu la statuo de Dagon, en la urbo Aŝdod, falruiniĝas antaŭ la Kesto de Interligo.
[1][2] Dagon eniris en la panteonon de la diaĵoj adorataj de la fenicoj, kaj en ĝia fiŝformo la fenicoj ĝin konigis al la greka mondo kiu ĝin difinis Tritono kaj ankoraŭ niajn tagojn Tritono reprezentas unu el la simboloj plej oftaj ligitaj al la maro kaj al la navigado.

En la mezepokaj pridemonologiaj traktatoj, Dagon estis konsiderata duaranga demono (ŝanĝita, se citi fantaziaĵojn de demonologoj, konfekcii la kukojn en la kuirejo de la Infero!).

Dagan/Dagon. Al tiu mita diaĵo la amaskulturo estis influita ĝispunkte ke verkistoj eltiris famajn rakontojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la Biblio okazas preskaŭ kultura lukto inter la kulto al Dagon kaj al Javeo. Vidu en Juĝistoj, 16, 21-23 kaj 1Reĝoj 16,32…
  2. Pri Dagon estis aludate ankaŭ en la Amarna-leteroj (ĉirkaŭ 1480-1450 a. K).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Karel van der Toorn, Bob Becking, Pieter Willem van der Horst, Dictionary of Deities and Demons in the Bible, Wm. B. Eerdmans Publishing, 1999.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]