Damien Hirst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damien Hirst
Persona informo
Naskonomo Damien Hirst
Naskiĝo 7-an de junio 1965 (1965-06-07) (58-jaraĝa)
en Bristolo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Leeds Arts University • Goldsmiths, University of London • Winkler Prins • Allerton Grange School
Okupo
Okupo restoraciestro • pentristo • konceptartisto • skulptistoilustristo • vidartisto • filmreĝisoro • gravuristo • instalada artisto • assemblage artist
Verkoj Mickey
La Fizika Neeblo de Morto en la Menso de Vivanto
For the Love of God
TTT
Retejo https://www.damienhirst.com/
vdr

Damien HIRST (7-an de junio 1965 en Bristol) estas brita artisto kaj kuratoro de ekspozicioj. Hirst estis kunfondinta membro de Londona artista movado Young British Artists en 1988 kaj li organizis samjare la ekspozicion Freeze en la londona havena kvartalo. Li iĝis konata ĉefe pro provokaj plastikaĵoj, kiuj okupiĝis pri temoj kiel vivo, malsaneco kaj morto. Liaj plej konataj verkaĵoj estas interalie la bestaj kadavroj en formaldehido (1990-aj jaroj) kaj la per 8.601 diamantoj kovrita homa kranio (el plateno) kun titolo For the Love of God (2007). La diamantan kranion aĉetis en augusto de 2007 konzorcio je prezo de 50 milionoj da britaj pundoj. Du tagojn post la vendo evidentiĝis, ke inter la aĉetantoj estis li mem kaj liaj apuduloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Damien Hirst, Gordon Burn: On the Way to Work, London 2001. ISBN 978-0-571-20257-7
  • Raimar Stange: Damien Hirst. In: Burkhard Riemschneider, Uta Grosenick: Art at the turn of the Millenium. Ausblick auf das neue Jahrtausend. Taschen Verlag, Köln 1999; S. 226–228. ISBN 978-3-8228-7195-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]