Damjan Vahen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damjan Vahen
Persona informo
Aliaj nomoj Svetinov
Naskiĝo 2-an de julio 1913 (1913-07-02)
en Ljubljano
Morto 29-an de julio 1981 (1981-07-29) (68-jaraĝa)
en Brežice
Lingvoj Esperantoslovena
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtio
Familio
Frat(in)o Mihael Vahen
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • tradukisto
vdr

Damjan VAHEN SVETINOV (mortis en 1981) estis slovena poeto kaj pioniero de la esperanta movado en Jugoslavio. Li estis ekde 1935 iom da tempo eldonanto de Verda Revuo kaj inter 1937 kaj 1939 ankaŭ de la ljubljana esperanto-revuo Niaj Vizaĝoj.

Lia unua eldonita verko estis la poemaro "Klic duše" en 1933. Vahen skribis precipe en kaj pri Esperanto. En 1936 Vahen publikigis verketon kun la surskribo "Esperanto je last vsakogar in vseh!" ("Esperanto estas ĉies apartenaĵo") kaj diversaj artikolaroj pri esperanta gramatiko. En 1938 aperis lia traduko en la internacia lingvo de la "Krst pri Savici" ("Bapto Savica"), la granda epopeo de la plej granda nacia slovena poeto Prešeren.

Originalaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Klic duše, dichtbundel, Ljubljana, 1933
  • Verda revuo : sendpenda revuo pri arto scienco kaj amuzo, Ljubljana (Reslova 29): Damjan Vahen, 1935-1938
  • Esperanto je last vsakogar in vseh!, Ljubljana : Klub esperantistov, 1936
  • Esperanto-slovnica. Korenska metoda, Ljubljana : Verda Revuo, 1936
  • Niaj vizaĝoj, Jaargang 1 nr 1 (jan. 1937)-jrg. 3 nr. 1/2 (feb. 1939), Ljubljana : Konzorcij, 1937-1939
  • Esperanto : slovnica in slovar : korenska metoda, Ljubljana : Niaj vizagoj, 1938
  • Miaj vojoj. Poemoj. Damjan Vahen Svetinov, Brno
  • Brdo : kratek pregled zgodovine gradu in gospoščine, Ljubljana : 1940
  • Drobna doživetja, dichtbundel, Ljubljana : Naši obrazi, 1940
  • Ljubljana : zgodovinski oris, Ljubljana : Naši obrazi, [1942]
  • Krioj el mallumo : poem kolekto, dichtbundel, Ljubljana 1963
  • Informator občine Brežice, Brežice : Zavod za kulturo, 1966
  • Mračni samogovori, dichtbundel, Ljubljana : 1963

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • France Prešeren, Bapto Savica, Ljubljana : Niaj Vizagoj, 1938 (Tone Kralj, illustrator)