Danielo Kolker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Danielo KOLKER)
Danielo Kolker
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1935 (1935-01-15)
Morto 23-an de decembro 2010 (2010-12-23) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sovetunio
Parencoj Boris Kolker
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Danielo KOLKER (15.01.1935 - 23.12.2010) - estis juda sovetia esperantisto, kuzo de Boris Kolker. Danielo esperantistiĝis en 1957. Li estis aktiva SEJMano kaj prezidanto de Esperanto-klubo en Zaporiĵo, partopreninto de multaj Esperanto-tendaroj kaj gvidinto de amasa koresponda Esperanto-kurso en Soveta Unio, vicredaktoro de la gazeto Israela Esperantisto, dumviva membro de UEA, Esperanta poeto kaj tradukisto. Inter aŭtoroj tradukitaj de Danielo Kolker estis Vasil Simonenko (Tra la Soveta Ukrainio, 1968, 1). Danielo Kolker estas aŭtoro de la libro "Popolaj kantoj, romancoj, kanzonoj".