Dannheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dannheim
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 48′ N, 10° 59′ O (mapo)50.796410.9806Koordinatoj: 50° 48′ N, 10° 59′ O (mapo) [+]
Alto 362 m [+]
Areo 6,47 km² ( 647 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Dannheim (Germanio)
Dannheim (Germanio)
DEC
Dannheim
Dannheim
Situo de Dannheim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dannheim [+]
vdr
Bonifaco-kirko

Dannheim kun 281 loĝantoj (en 2005) kaj je alteco de 377 metroj estis la dua plej granda vilaĝoparto de Wipfratal en la Distrikto Ilm, Germanio. Ĝi estas en la antaŭlando de Turingia Arbaro ĉ. 5 km sudoriente de Arnstadt eoste de la montaro Reinsberge. Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt. La okcidentaj areoj uzatas agrikulture. Ĉe la sudokcidenta rando troviĝas Schenne, akvejo nepermanenta kiu de tempo al tempo ekbruas. Norde estas 1200 metrojn kvadratajn granda lageto Dannheimer Teich, naturmonumente protektita frajadejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua endokumenta mencio Tanaheim estis mallonge post 750 Diversaj topografiaĵoj atestas ankoraŭ mezepokan monakejon surlokan. La ekonomiaj domoj monaĥejaj ŝanĝitis post Reformacio en bienon de la Marschall-oj kiu funkciis ĝis 1811 kiam 18 lokanoj aĉetis la tuton. La bieno nomite kastelo kadukiĝis kaj malkonstruitis finfine en 1848. La lernejo iama de 1781 estas loĝejo nuntempe. La plej impona konstruaĵo estas la protestantisma Preĝejo Sankta Bonifaco starigite surmontete ĉe la okcidenta vilaĝorando inter 1774 kaj 1778. Sonorilo unu tamen estas de 1517. Ĝi malfermitis en 1959. En la 1990-aj jaroj restaŭritis kaj la preĝejo, la paroĥejo kaj apuda eksa stablo pro kio aljuĝitas turingia premio pri elstara monumentprotektado.

En 1926 starigitis sudoriente transformatorejo, kiu hodiaŭ monumentprotektatas. Ĝis 1920 Dannheim apartenas al la distrikto Arnstadt. En 1994 ĝi iĝis parto de la komunumo kiu post pozitiva voĉdonado de marto 2018 estos baldaŭ parto de Arnstadt.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

En Dannheim gravas terenkultivado. Multaj lokanoj tamen laboras en Arnstadt, kvankam kelkaj metiejoj kaj servicoferistoj troviĝas ankaŭ surloke. La vilaĝo situas ĉe la Landa ŝoseo 1047 kondukanta disde Arnstadt al Gehren. Malgranda strato kondukas rekte de Dannheim al Arnstadt-Siegelbach tra Reinberge-montaro. La plej proksima fervojhaltejo estas la Stacidomo de Arnstadt. Norde de Dannheim estas Oberndorf komenciĝante ĉe la naturprotektejo Hain..

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]