Dastarĥano
Dastarĥano, ankaŭ alilingve foje dastarkhān aŭ dastarkhwān (perse: دسترخوان, kirgize дасторкон, hindie दस्तरख़्वान, kazaĥe дастарқан, bengale দস্তরখান, uzbeke дастурхон) estas la nomo uzata trans Suda Azio kaj Centra Azio por referenci al la tradicia spaco kie oni manĝas[1]. La termino povas ankaŭ referenci al la tablokovrilo[2] kiun oni metas super la plankon, etaĝon aŭ tablon kaj estas uzata kiel puriga surfaco por meti la manĝaĵojn.
En eŭropa kulturo ankaŭ kutima referenci al dastarĥano ne nur por la tablo mem, sed ĝenerale por la tuta mezazia manĝorito. La mogola kuirarta libro "Dastarkhwan-e-Awadh", kiu detalas la Awadhi kuirarton de Laknaŭo, emfazis la gravecon de la "dastarkhwan".
Dastarkhwan estas tjurka vorto signifanta "tablotukon".[3] Ĝi estas uzata en multaj aliaj lingvoj de la sudaj kaj centraj regionoj de Azio kiel la baluĉa, bengala, sinda, hindia, kirgiza, kazaĥa, uzbeka, turkmena, paŝtua kaj urduo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Suad Joseph, Afsāna Naǧmābādī. Encyclopedia of Women & Islamic Cultures: Family, Body, Sexuality And Health, Volume 3 BRILL, paĝo 285, 2003 (ISBN 978-9004128194)
- ↑ Glenn Randall Mack, Asele Surina. Food Culture in Russia and Central Asia Greenwood Publishing Group, 1 jan. 2005 (ISBN 978-0313327735) ISBN 978-0313327735 p 39
- ↑ Ken Albala. Food Cultures of the World Encyclopedia: Four Volumes ABC-CLIO, 25 mei 2011 (ISBN 978-0313376276) ISBN 978-0313376276 p 49