Noruzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noruzo
De maldekstre dekstren de supre:
festa aŭ feria tagonacia tago • UN observance day
Festata Iranaj popoloj (origine kaj nuntempe)
Speco Kultura
Signifo kaj senco Novjara tago en la Persa kalendaro
Dato 20-a de Marto;[23] povas varii inter 19-a kaj 21-a de Marto
Ripeto ĉiujara
vdr
Fruktoj sur la tablo dum Noruzo

Noruzo (perse نوروز, DMG Naurūz, kurde نەورۆز, Newroz) aŭ pli persece Noŭruzo (litere: 'Nova tago') estas la orienta novjaro, unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en pluraj orientaj landoj. La festo daŭras du semajnojn kaj finiĝas kun la 'Naturtago', la dektria tago. La intenco estas pasigi en la naturo de sunleviĝo ĝis sunsubiro en kompanio de aliaj, kaj ĝui unu la alian kaj la naturon[24].

Noruzo estas la unua tago de printempo en Irano, ĝia naskiĝejo, kaj la tuta norda ter-hemisfero, estas popola simbolo de vekiĝanta naturo post vintro, bono, paco kaj noviĝema vivo[25].

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj laŭ la decido en 2010 proklamis la 21-an de marto la internacian tagon de Noŭruzo. Laŭ la astronomia tempo (komenco de printempo), tiu tago povus okazi je la 20-a, 21-a22-a de marto. Noŭruzo troviĝas sur la Reprezenta Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro[26].

Internacia festotago[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estanta Zoroastrisma ferio (-> Chaharshanbe Suri), ĝi estas ankaŭ sankta tago por anoj de Sufiismo kaj ankaŭ Bahaanoj ĉe kiuj Noruzo estas unu el la naŭ sanktaj tagoj.

Ŝtatoj, en kiuj Noruzo estas festata

Oni festas Noŭruzon en Afganio, Albanio, Azerbajĝano, Barato, Ĉinio (Xinjiang), Irano, Kartvelio, Pakistano, Rusio (Dagestano), Turkio, diversaj landoj de Centra Azio kiel Kazaĥio, Kirgizio,Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio kaj ankaŭ inter la kurdoj kaj diversaj diasporoj, eĉ en kelkaj eŭropaj landoj.

Landoj kun Noruzo kiel publika feriotago :

Unesko[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala Asembleo de La UN rekonis la Internacian Tagon de Noŭruzo en 2010, priskribante ĝin kiel irandevena printempa festo, kiu jam estas festita dum pli ol 3000 jaroj[38][39]. Dum la renkontiĝo de La inter-registara komitato por la konservado de la nemateria heredaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj, okazinta inter la 28-a de septembro kaj la 2-a de oktobro 2009, Noŭruzo estis oficiale registrita sur la UNESKO-Reprezenta Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro[26][40][41][42]. En respondo al la rekono fare de UN, Irano eldonis poŝtmarkon[43].

Irano[redakti | redakti fonton]

En Irano ankaŭ oni nomas ĝin Eid feston, kvankam ĝi ne estas islama festo. Noruzo estas la unua tago de la printempo kaj la komenco de la irana jaro. Ĝi ankaŭ estas la komenco de la Bahaa Kalendaro. Estas festo de iuj komunumoj je la 21-a de marto kaj de aliuloj je la tago de la astronomia tempo (komenco de printempo), kiu povus okazi je la 20a, 21a aŭ 22a de marto.

Haft Sin[redakti | redakti fonton]

Dum Haft Sin, familioj ornamas tablon per sep eroj, kiuj reprezentas la novan sezonon, kiu komenciĝas kun la persa letera sin (s). La eroj inkluzivas :

  1. Sib (pomo), kiu reprezentas belecon
  2. Sir (ajlo), kiu reprezentas bonan sanon
  3. Serkeh (vinagro), kiu reprezentas paciencon
  4. Sonbol (hiacinto), kiu reprezentas printempon
  5. Samanu (dolĉa pudingo de tritikaj semplantidoj), kiu reprezentas fekundecon
  6. Sabzeh (persa : جوانه‌ گندم, verda soŝlegomo), kiu reprezentas renaskiĝon
  7. Sekeh (moneroj), kiu reprezentas prosperon

Literumado kaj prononcado[redakti | redakti fonton]

Noruzo (persa prononco: [noːˈɾuːz] [noːˈɾuːz]), (persa: نوروز‎, noŭruz, aliliterume en Esperanto Noŭruzo (persa prononco: [nouˈɾuːz] [nouˈɾuːz]), kun diversaj lokaj prononcoj, ekzemple en la Bahaa Kredo (persa prononco: [næuˈɾoːz] [næuˈɾuːz]), estas la orienta Novjaro,

La oficialaj nomoj estas :

Norouz, Norooz, Narooz, Nawruz, Newroz, Newruz, Nauruz, Nawroz, Noruz, Novruz, Nauroz, Navroz, Naw-Rúz, Nowroj, Navroj, Nevruz, Navruz, Navrez, Nooruz, Nauryz, Nevruz, Nowrouz, Nezrouz

Ekzistas multaj variantoj literumi la vorton Noruzo :

  • Albana: Novruzit
  • Azerbajĝana: Novruz, نوروز, Новруз
  • Baŝkira: Науруз, Nawruz
  • Krime-tatara: Navrez, Наврез
  • Daria: نوروز‎, Nauruz
  • Kartvela: ნავრუზი, Navruzi
  • Guĝarata: નવરોઝ, Navarōjha
  • Pola: Nowy Rok
  • Slovaka: Nový Rok
  • Kazaĥa: Наурыз, Nawryz, ناۋ‎رىز
  • Kurda:نەورۆز‎, Newroz
  • Kirgiza: Нооруз, Nooruz, نوورۇز
  • Lezga: Яран Сувар, Yaran Suvar
  • Oseta: Новруз, Novruz
  • Paŝtuna: نوروز‎, Nawruz
  • Tabasara; Эбелцан, Ebeltsan
  • Taĝika: Наврӯз, Navro‘z
  • Tatara: Нәүрүз, Näwrüz, نەوروز
  • Tata: Nuruz, نوروز
  • Turka: Nevruz
  • Turkmena: Newruz, Невруз, نوروز
  • Urdua: نوروز‎, Nawrūz
  • Ujgura: نورۇز‎, Noruz, Норуз
  • Uzbeka: Navruz, Навруз, نەۋرۇز

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[44] Ekster tiu kadro la artikolo Naŭruzo: la ĝermoj de nova tago, de Salvatore D’Onofrio, temas pri la diversaj variantoj de la festo Noruzo, en la diversaj landoj, kaj la rilaton kun la diversaj civilizoj.[45]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eternal combat between the bull representing the Moon, and the lion representing the Sun and spring.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The World Headquarters of the Bektashi Order – Tirana, Albania. komunitetibektashi.org. Arkivita el la originalo je August 18, 2011. Alirita April 25, 2012.
  2. Nevruz in Albania in 2022. Alirita 23 March 2021.
  3. "Nowruz conveys message of secularism, says Gowher Rizvi", April 6, 2018. Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Xinjiang Uygurs celebrate Nowruz festival to welcome spring. Xinhuanet. Arkivita el la originalo je March 12, 2017. Alirita March 20, 2017.
  5. Nowruz celebrations in the North Cyprus
  6. Nevruz kutlamaları Lefkoşa'da gerçekleştirildi.
  7. "Nowruz Declared as National Holiday in Georgia", March 21, 2010. Arkivigite je 2012-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Nowruz observed in Indian subcontinent. www.iranicaonline.org. Alirita December 29, 2013.
  9. 20 March 2012 United Nations Marking the Day of Nawroz. Ministry of Foreign Affairs (Iraq). Arkivita el la originalo je May 13, 2013. Alirita April 18, 2012. Arkivigite je 2013-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  10. For Persian Jews, Passover Isn't the Only Major Spring Holiday (angle) (2021-03-19). Alirita 2022-02-28.
  11. Welcome to the Baha'i New Year, Naw-Ruz! (en-US) (2021-03-20). Alirita 2022-02-28.
  12. 12,0 12,1 Celebrating Nowruz in Central Asia. fravahr.org. Arkivita el la originalo je May 23, 2007. Alirita March 23, 2007. Arkivigite je 2007-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
  13. Discover Bayan-Olgii.
  14. Farsnews. Fars News. Arkivita el la originalo je October 25, 2015. Alirita March 20, 2017.
  15. "Happy Nauroz: Karachiites ring in the Persian new year in style", The Express Tribune, 20 March 2017. Kontrolita 20 March 2021.
  16. "Россия празднует Навруз [Russia celebrates Nowruz]", March 21, 2012. (ruse) Arkivigite je 2013-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Arabs, Kurds to Celebrate Nowruz as National Day. Arkivita el la originalo je May 20, 2013. Alirita March 11, 2013. Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
  18. For Kurds, a day of bonfires, legends, and independence. Dan Murphy. March 23, 2004.
  19. Tajikistan 2010 Bank Holidays. Bank-holidays.com. Alirita April 6, 2010.
  20. ANADOLU’DA NEVRUZ KUTLAMALARI ve EMİRDAĞ-KARACALAR ÖRNEĞİ Anadolu'da Nevruz Kutlamalari
  21. Emma Sinclair-Webb, Human Rights Watch, "Turkey, Closing ranks against accountability", Human Rights Watch, 2008. "The traditional Nowrouz/Nowrooz celebrations, mainly celebrated by the Kurdish population in the Kurdistan Region in Iraq, and other parts of Kurdistan in Turkey, Iran, Syria and Armenia and taking place around March 21"
  22. General Information of Turkmenistan. sitara.com. Arkivita el la originalo je September 6, 2012. Alirita December 26, 2012. Arkivigite je 2012-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
  23. Sweets for a sweeter Iranian new year (en-US) (2021-03-12). Alirita 2021-03-19.
  24. (nl) Maria Bouanani, Sholeh Rezazadeh: “Het oosten verstaat wellicht de kunst van het leven beter” (Sholeh Rezazadeh: “Sholeh Rezazadeh: "La Oriento probable pli bone komprenas la arton vivi"), la 5-an de aŭgusto 2021, alirite la 6-an de aprilo 2022.
  25. Anatoli Ionesov, Saluton, Naŭruzo - la festo, kiu unuigas kaj plinobligas la mondon!, Revuo Esperanto, nro 1324 (5), Majo 2018, p. 115.
  26. 26,0 26,1 (angla) Novruz, Nowrouz, Nooruz, Navruz, Nauroz, Nevruz: Inscribed in 2009 on the Representative List of the Intangible Cultural Heritage of Humanity, UNESCO.
  27. (angla) Lt. j.g. Keith Goodsell (March 7, 2011). "Key Afghan, US leadership plant trees for Farmer's Day". United States Central Command.
  28. (angla) "The World Headquarters of the Bektashi Order – Tirana, Albania". komunitetibektashi.org. Arkivita de la originalo je la 18-a de auĝusto 2011.
  29. (angla) "Azerbaijan 2010 Bank Holidays". Bank-holidays.com.
  30. (angla) "Nowruz Declared as National Holiday in Georgia" Arkivigite je 2012-09-18 per la retarkivo Wayback Machine. Civil.Ge, la 1-a de julio 2001.
  31. (angla) "Iran (Islamic Republic of) 2010 Bank Holidays". Bank-holidays.com.
  32. (angla) "Iraq 2010 Bank Holidays". Bank-holidays.com.
  33. (angla) "Kyrgyzstan 2010 Bank Holidays". Bank-holidays.com.
  34. (angla) "Norouz in Kyrgyzstan" Arkivigite je 2010-01-05 per la retarkivo Wayback Machine. Payvand.com.la 26-an de marto 2006.
  35. (angla) "Turkmen President Urges Youth To Read 'Rukhnama'". Rferl.org, la 20-an de marto 2006.
  36. (angla) "Turkmenistan 2010 Bank Holidays". Bank-holidays.com
  37. (angla) "Uzbekistan 2010 Bank Holidays". Bank-holidays.com
  38. (angla) "General Assembly Recognizes 21 March as International Day of Nowruz, Also Changes to 23–24 March Dialogue on Financing for Development". UN.org. la 23-an de februaro 2010.
  39. (angla) Sheikholeslami, Ali (2010-02-24). "UN Officially Recognizes March 21 as International Nowruz Day". Businessweek.com. Arkivitia de la originalo je la 1-a de aprilo 2010.
  40. (angla) Novruz, Nowrouz, Nooruz, Navruz, Nauroz, Nevruz: akceptita en 2009 sur la Retrezenta Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro, UNESKO.
  41. (angla) Noruz and Iranian radifs registered on UNESCO list, Teheran Times, la 1-a de oktobro 2009.
  42. (angla) Nowruz became international (noruzo fariĝis internacia), en la persa, BBC, Wednesday, la 30-a de septembro 2009, BBC.co.uk
  43. (angla) Iran issues stamp celebrating Int'l Day of Nowruz, Press TV, la 28-an de marto 2010 .
  44. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  45. Naŭruzo: la ĝermoj de nova tago, de Salvatore D’Onofrio, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 54-55. Tradukis el la franca lingvo Christian LAVARENNE (Francujo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]