Palengan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dum la festo Noruzo la vilaĝanoj bonvenigas la novan jaron estante sur la tegmentoj de siaj domoj, ludante kurdan muzikon kaj portante feliĉajn kaj buntajn vestaĵojn.

Palengan (perse: پالنگان) estas irana turisma vilaĝo en la centra parto de la provinco Kurdio. Ĉi tiu vilaĝo havas longan historion kiu datas de antaŭ la islama epoko. Ĝi situas en la valo Tangijur kaj apartenas al la urbo Kamjaran. Tipa por la vilaĝo estas ĝia ŝtupararkitekturo kiu aspektas kiel terasoj flanke de la monto[1]. La terasdomoj estas modeligitaj laŭ aliaj terasvilaĝoj en la kurda provinco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio, ĝi estis detruita kaj rekonstruita plurajn fojojn. Dum pli ol 400 jaroj, ĝi estis la sidejo de la Ardalan-registaro. Ĉi tiu areo estis unu el la gravaj centroj de la kurda provinco dum la epoko de la Selĝuka Imperio kaj pluen.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de Irana Statistika Centro la vilaĝo La nuna vilaĝo kun havas pli ol 1,000 loĝantojn kaj estis konstruita 2 kilometrojn de la malnova vilaĝo Palangan kiu estis pli ol 500 jaraĝa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi vilaĝo situas flanke de monto. La rivero Tangi Var, kiu trapasas la vilaĝon, dividis ĝin en du partojn ambaŭflanke de la valo. Ĝiaj ŝtonaj domoj estas ĝenerale konstruitaj en formo de terasoj. La tegmento de la malsupra fomo estas konsiderata la korto por la supera domo.

Turisma vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La irana novjara festo Noruzo en la vilaĝo Palangan.

Je distanco de 800 metroj sudoriente de la vilaĝo Palengan, en la valo Tangiyur, estas kastelo kie videblas restaĵoj de domoj, fajrotemploj kaj malnovaj pontoj. La kastelo Palagan situas proksime de la vilaĝo, pinte de la monto. Laŭ la restaĵoj de moskeoj, malnovaj domoj kaj ĝardenoj de tiu vilaĝo, ŝajnas ke ĝia ĉefa fundamento devenas de la epoko de la samanida imperio[2].

La vilaĝo havas malnovan tombejon kie troviĝas kelkaj tomboŝtonoj en kufa skribo el la 6-a kaj 7-a jarcentoj.

Palangan-vilaĝo havas pli ol dudek varmegajn fontojn.

En la okcidenta parto de la vilaĝo, kiu kondukas al la vilaĝo Tafin, estiĝis fruktoĝardenoj. Fruktoj kiel granatoj, fragoj, persikoj, abrikotoj kaj figoj estas inter la produktoj de ĉi tiuj ĝardenoj. La varma somero kaj milda printempo de Palangan kaŭzis la printempan migradon de nomadoj al la altaĵoj de ĉi tiu vilaĝo, kiu estas akompanata de la prezentado de multaj tradiciaj kurdaj ceremonioj kiel ekzemole garian, chapleh kaj muziko siachmane, altirante multajn turistojn al ĉi tiu vilaĝo.

Kurda festo Noruzo[redakti | redakti fonton]

La festo Noruzo (tradicia irana novjara festo) okazas en la historia kaj turistamika vilaĝo Palengan. En ĉi tiu festo, homoj bonvenigas la printempon ludante tradician muzikon, portante buntajn vestaĵojn kaj estante sur la tegmentoj de la domoj[3].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj de la vilaĝo Palangan

پايگاه خبرى هه‌وال , filmeto pri la festo Noruzo en Palangan, Telegram

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fa) Vilaĝo Palengan, Tishine Iran Tour
  2. (fa) Konatiĝo kun Palangan-vilaĝo - Irana provinco Kurdio
  3. (fa) «پالنگان» روستایی در هزار توی تاریخ + عکس, arkivita de la originalo, la 18-an de aŭgusto 20138.