Chaharshanbe Suri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉaharŝanbe Suri (perse چهارشنبه‌سوری Čahār-šanba(-e)-sūrī,[1][2] kutime prononcata Čāršanba-sūrī;[3]), ankaŭ vaste konata kiel la persa Fajrofestivalo,[4][5][6] estas irana festivalo festata sur la hieraŭo de la lasta merkredo antaŭ Noruzo (la Irana Nova Jaro).[7]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la festivalo konsistas el la vortoj Ĉaharŝanbe, la persa vorto por merkredo, kaj sur, kiu estas varianto de sorĥ (سرخ – sorx; "ruĝa") kiu referenca ĉu al la fajro mem ĉu al la ruĝa koloro. Ĝi estas ofte tradukata kiel merkreda lumo aŭ la ruĝa merkredo. La ruĝa koloro estas simbolo por la bona sano kaj matureco en la persa tradicio.

Aliaj lokaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj lokaj nomoj de la festivalo estas:

kurde Çarşema sor, "Ruĝa Merkredo" (Sanandaj, Irana Kurdio)
perse چارشنبه سرخی – Čāršenbe Sorxi "Ruĝa Merkredo" (Esfahano)
azerbajĝane چرشنبه بایرامی – Çərşənbə Bayramı,[8] "Festivalo de merkredo" (Iranian Azerbaijan)
azerbajĝane گۆله گۆله چارشامبه – Gülə Gülə Çərşənbə, "Adiaŭa Merkredo" (Azerbajĝano (Irano)

Rilato al Noruzo[redakti | redakti fonton]

Ĉarŝanbe Suri estas preludo al Noruzo (la Irana Nova Jaro), kaj estas festata kun piroteknika artfajraĵo kaj saltoj super fajroj. Miksitaj nuksoj kaj beroj estas ankaŭ servataj dum la festo.

Saltante super fajro[redakti | redakti fonton]

La festado kutime komenciĝas en la vespero, kun homoj farantaj ĝojfajrojn kaj saltante super ili (animpurigaj praktikoj troviĝas ankaŭ en la kelta pagana festivalo Beltano).

La tradicia poezia citaĵo zardi ye man az to, sorkhi ye to az man estas ankaŭ kantata, kiu laŭvorte signifas "mia flaveco estas via, via ruĝeco estas mia." Tio signifas ke oni deziras ke la fajro prenu onian palecon, malsanon, kaj problemojn kaj anstataŭigu ilin per varmo kaj energio. Ĝi estas purigo-rito, kiu estas tradicie rigardita necesa antaŭ la alveno de printempo ĉe la printempa ekvinokso.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

1.Chahar-shanbe, kun la signifo "la kvara Shanbe," estas la kvara tago de la semajno en Irano, bazita sur la dimanĉo-unua konvencio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “چهارشنبه‌سوری”, Moeen Encyclopedic Dictionary.
  2. “چهارشنبه‌سوری”, The Persian Encyclopedia.
  3. “ČAHĀRŠANBA-SŪRĪ”, Encyclopædia Iranica.
  4. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  5. (angla) Culture of Iran: Festival of Fire. Alirita 2017-03-14.
  6. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  7. “ČAHĀRŠANBA-SŪRĪ”, '.
  8. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  9. Massoume Price, Chahar Shanbeh Soori, The Fire Festival of Iranian Peoples

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]