David Criswell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Criswell
Persona informo
Naskonomo David Russell Criswell
Naskiĝo 17-an de julio 1941 (1941-07-17)
en Kantono Tarrant
Morto 10-an de septembro 2019 (2019-09-10) (78-jaraĝa)
en Seatlo
Tombo Aurora
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato RiceUniversitato de Norda Teksaso
Okupo
Okupo astronomo
vdr

David R. CRISWELL, Ph.D estas la nuna direktoro de Institute for Space Systems Operations ĉe la Universitato de Houston.

Criswell ricevis la sciencan gradon de baĥeloro en 1963 (cum laude) kaj la gradon Mastro de la scienco en fiziko (1964) de la Universitato de Norda Teksaso, en Denton, Teksaso. En 1968 li doktoriĝis pri kosmofiziko kaj astronomio ĉe Universitato Rice en Houston, Teksaso.

Li estas aktiva membro de Power from Space Committee de la International Astronautics Federation.

Li estas plej konata porparolanto pri akiro de sunenergio de sur la Luno, kion unuafoje skizis en 1984. Li proponas konstruon de sunkolektiloj sur surfaco de la Launo kaj transmision de la energio en formo de 12 cm-aj mikroondoj. Li kalkulas, ke 90% de la bazmaterialo estas ekspluatebla el grundo, ŝtonaro de la Luno.

La kalkulita konstrutempo extas ĉ. 10 jaroj kaj la projekto kostus 50 miliardojn da usonaj dolaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]