David Kugultinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

David Kugultinov (ruse Давид Кугультинов; 13-a de marto 192217-a de junio 2006 en Elista) estis kalmuka poeto kaj socia aganto.

Li partoprenis la Duan mondmiliton, tamen en 1944 estis deportita kiel preskaŭ ĉiuj kalmukoj kaj poste dum 15 jaroj vivis en ekzilo en Norilsk. En 1957 revenis en Kalmukion. Koresponde studis en Literatura Instituto. Ricevis honoran titolon "Popola Poeto de Kalmukio". Laŭreato de Ŝtataj Premioj de USSR.

Aŭtoro de pli ol 80 poemlibroj, i.a. «Бунт разума» (Ribelo de racio).