Debora (Biblio)
| Debora | |
|---|---|
| Biblia persono | |
| homa biblia persono | |
| Verko | Libro de la Jubileoj Juĝistoj |
| Informoj | |
| Sekso | ina |
| Religio | Moseismo |
| Okupo | pacjuĝisto |
| Edzo/Edzino | Lapidoth |

Debora aŭ Dvora (hebree דְּבוֹרָה, kiu signifas abelo) estas, laŭ la biblia libro de Juĝistoj, profetino, kaj la unika virino inter la “Bibliaj juĝistoj". Ŝi praktikas tiun rolon laŭlonge 40 jarojn ĉirkaŭ ekde 1160 a.K. ĝis 1121 a.K.
Biblia rakonto
[redakti | redakti fonton]La historio de Debora estas rakontata du fojojn en du malsamaj ĉapitroj, en la 4-a kaj en 5-a la unua estas proze verkita, la dua kantike formita kaj estas, kutime, juĝata de spertuloj, kiel unu el la plej antikvaj ekzemploj de hebrea poezio. Tiu kantika formo estus aranĝita en la 12-a jarcento a.K., nome malmulte poste la okaziĝo de la eventoj rakontataj. Krome ĝi estas unu el la unuaj priskriboj pri virino en la heroa rolo.
En la Biblio estas konataj malmultaj elementoj de la privata vivo de Debora: ŝi estis edzino de certa Lapidot kaj praktikis sian juĝista rolon sub palmo kiu troviĝis en Rama kaj Bet-El. (4, 4-5).
Ŝi kunvokis Barak al sia, ordonante krei armeon formitan de tribanoj de la triboj de Naftali kaj de Zebulun por venki kontraŭ la Kanaananoj de Sisera, juna kondotiero dungita de la reĝo Jabin: krome ŝi profetis, nome antaŭdiris ke la honoro propramane mortigi Siseran ne apartenu al Barak sed al virino.
Barak venkobatis Siseran kaj tiu serĉis azilon ĉe Jael, edzino de certa Ĥeber. La virino gastigis la forkuranton kaj disponigis por li liton, sed post kiam Sisara ekdormis lin trafis ĉe la tempio per tendonajlo. En la poema versio, male, Sisara estis mortigita sendorma kaj staranta. La kantiko konkludiĝas per la lamento de la patrino de la kondotiero, ankoraŭ nescianta pri la okazintaĵo.
Tiu venko implicas la kompletan malvenkon de la kanaanana reĝo kaj lian morton. La paco tiam regis laŭlonge 40 jaroj en la Izraela Lando.
Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]“5 La montoj fluis antaŭ la Eternulo, [Tiu Sinaj] antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael.” (Juĝistoj 5, 4) Preninte ideon el tiu versego de la poemo parolanta pri Debora, oni difinis numero de Debora sendimensian nombron, uzatan en la mezuro de fluidaĵoj de la materialoj. La iniciatinto estis la juda scienculo Markus Reiner.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

