Bibliaj juĝistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bibliaj juĝistoj' (hebrelingve: שופטים = Shôphaatîmshoftim[1] estis personoj kiuj okupis oficon de registaraj regantoj kaj militaj kondotieroj, kiuj prezidis ankaŭ la varispecajn aŭdiencojn[2].

En la libro de juĝistoj estas informate kiel militaj ĉefoj, civilaj kaj spiritaj, inspiritaj de Dio en determinitaj okazoj milite agadis por liberigi unu aŭ diversajn izraelajn tribojn minacatajn de la popoloj najbaraj[3] aŭ por gvidi izraelidojn al nova konkero[4].Tamen, kiel oni povas dedukti el la grava kaj obskura soci-politika situacio en kiu vivis la hebrearo, la juĝistoj ne ĉiam estis lideroj religie devotaj aŭ ŝtatiste dotitaj, sed uloj foje ambiciaj kaj lokaj herooj ĉar tiam ankoraŭ ne alestiĝis nacia unuiĝo. Tiu stato en izraelaj teritorioj daŭris ekde ĉirkaŭ 1150] a.K. ĝis 1025 a.K., nome ĝis enscenejiĝo de la unua izraela reĝo Ŝaul.

Apud tiuj prefere militecaj figuroj, la libro parolas ankaŭ pri juĝistoj responsaj pri la ordinara administrado kaj leĝfarado ene de la diversaj triboj: temas pri la juĝistoj “minoraj”.

Ŝimŝon kaj la leono, pentraĵo de Francesco Hayez, 1842.

Post la konkero de tuta Kanaano, tiuj personoj preskaŭ abrupe malaperis.[5]

Listo de bibliaj juĝistoj[redakti | redakti fonton]

Helpe de la libro de juĝistoj eblas konstrui la suban liston de juĝistoj:

En la 1-a libro de Samuelo oni parolas pri Samuelo, Eli ĉefsacerdoto, Gioelo kaj Abia (tiuj ĉi lastaj filoj de Samuelo) prezentitaj kiel juĝistoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
  • Malamat, A. Judges. Ed. Benjamin Mazor. Givatayim, Israel: Rutgers University Press, 1971. 129–63. Print.
  • Coogan, Michael D., A Brief Introduction to the Old Testament, Oxford University Press, 2009
  • Wolf, C. U., The Interpreter's Dictionary of the Bible: Judge, Abingdon Press, 1962

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La hebrea termino signifas ankaŭ "regantojn".
  2. Coogan, A Brief Introduction to the Old Testament, Glossary, p. 426
  3. Vere tiuj popoloj estis antaŭe invaditaj de la izraelaj triboj devenantaj el Egiptio (vidu en Eliro).
  4. O Período dos Juízes (aprox 1300-1050 a.E.C) Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Chazit Hanoar.
  5. Kitchen, Kenneth A. (2003), On the Reliability of the Old Testament (Grand Rapids, Michigan. William B. Eerdmans Publishing Company).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]