Dehelenigo de kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dehelenigo de kristanismo koncernas la rilatojn de helenisma filozofio kaj kristanismo kaj spuroj de tiu en tiu ĉi, kaj la kvanton kaj la kvaliton de ilia eventuala simbioza komunikado. Ĉu eblas distingi la du elemnetaro kaj ilin, eventuale, apartigi?

Rezultas el historio pri homa kulturo ke helenismo kaj kristanismo kunvivis en la sama medio kun plureraj reciprokaj influoj. Kristanismo alprenis, certe, el la greka filozofio la prianalizan rigoron, la organizadon de konceptoj, la regulojn de la logiko, la precizigon de lingvaĵo ktp. Ĉu tiu renkonto kaj konfronto allasis siajn spurojn en la kristana doktrino? Antaŭ ol la ensceniĝo de protestantismo tiu demando estintus juĝata seninteresa kaj stranga, sed kun la kresko de humanismo kaj modernaj pensmanieroj, la analizoj kaj esploroj fariĝis intensaj kun diversaj konkludoj: ekstremaj aloj vidas neniun influon aŭ refaron kaj reinventon de kristanimo. Iom post iom, tie kaj tie, ĉe kelkaj tiufakaj scienculoj naskiĝis demando kaj invito ke kristanismo deheleniĝu! Eĉ ekstremaj dezirantoj de tio ne disdegnis indiki kiuj ideoj estus frukto helenisma kaj, foje, kiel per helenismo kristanismo reenventiĝis tiel ke ĝi poste aperus tutealia

La koncepto “helenismigo de kristanismo” esprimas diversajn ampleksojn kaj formulas malsamajn tezojn. Ĉi tie la enciklopedia artikolo koncentriĝas ĉe unu el tiuj: tiu laŭ kiu kristanismo estintus deformita kaj distordita kaj infektita de la renkonto (okazinta ekde la fino de la unua jarcento) kun la filozofio greka (helena, el kiu la termino helenismo kaj dehelenismo). Tial, la kristana mesaĝo kiu alvenis ĝis nin ne estus la aŭtenta, nome tiu de la apostola origino: la vera kristanismo reakireblas nur per ĝia liberiĝo el la elementoj kiuj ĝin distordus.

Nu, memorigendas ideoj kiuj formas la originalecon de kristanismo, nome ĝiaj radikalaj ennovaĵoj por respondi al implicita demando: kiu dehelenigo eblas? Ni listigu kaj pridiskutu kelkajn:

Eta listo de esencaj kristanaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

1. Dia Revelacio

Tio ne estas koncepto fremda en greka kulturo. Eĉ filozofoj kaj eruditoj longatempe kredis ĝi vere okazinta. Sed ke tio okazis pro senmezura amo al la homo: tio igas kristanismon ekstera de la imagopovo de la kultura medio greka.

2. Monoteismo

La greka filozofio neniam sukcesis gajni la koncepton pri unikeco de Dio, ĝi ĉiam tenis politeisman vizion. Ekzemple, Platono taksadis diaj kaj la Demiurgon kaj la ideojn kaj la ĉielajn korpojn; Aristotelo alproksimiĝis al monoteismo, tamen li subtenadis ke krom la Unua Motoro Senmova ekzistas aliaj 55 Inteligentoj Movantaj. Male, kristanismo klare asertas la unusolecon de Dio. La Triunuo de Personoj ne turbas la koncepton,

3. Logoso

Sulke spurante la doktrinon de la Enkarniĝo estas kristane transformita kaj novigita la temon de la greka Logoso. Por la stoika filozofio la Logoso estas. ja jes, dia sed ne persona, materia, nemalsimila al la estaĵoj. Por la novplatonistoj de la unua jarcento pK,la Logoso estas la Principo kaj la Racio de ĉiuj aĵoj, sed (malsame ol stoikuloj) ĝi estas distingita disde la aĵoj sed ne dia. Komence agadas Dio, kiu, volante emerĝigis la mondon, elmisias sian eternan vorton, sian Logoson: tiu ĉi lasta utilas kiel ilo per kiu Dio reordigas la mondon. Tiu Logoso ne estas Dio, same kiel la homa vorto ne koincidas kun la homo kiun ĝin eldiras, ankaŭ la Logoso konceptiĝas ekstera al Dio, esence malsama.

Nu, evangeliisto Johano (vidu la evangelian prologon) parolas greke, skribas greke, adresiĝas precipe al grekuloj, sed kristane. Laŭ li la Logoso estas Dio. Li diras pri Logoso "Li estis en la komenco kun Dio", nome ne kreita; lla Logoso engarniĝis kaj venis loĝi inter la homoj. Jam Filo de Aleksandrio enfilozifiigas ion similan, nome ke Logoso kaj Dio identiĝas same kiel Dio kaj la Saĝo (vidu prisaĝajn bibliajn konceptojn), sed Filo dependas el Biblio de la Malnova Testamento ne de la greka filozofio. Sed ankaŭ Filo ne konas, kaj certe ne konfesas, ke la Logoso prenis homecon kaj loĝis inter la homoj.

4. Kreo

La grekaj filozofoj neniam subtenis la doktrinon de la kreado. Laŭ ili la mondo (aŭ almenaŭ la naterio) ekzistas de ĉiam. Laŭ Platono, la materio estas modlita age de Demiurgo, laŭ Aristotelo la mondo estas cele altirata de la Unua Motoro Senmova; laŭ neniu el ili ĝi estas aperigita el nenio. Male, ekde la unua versego, la Biblio asertas ke Dio estas la kreinto, kaj la kreado estas ago kiu alekzistigas la aĵojn kiuj antaŭe ne ekzistis. Kvankam la biblia teksto uzas verbon "bârâ" precize signifantan “mudli”, la senco estas tiu de £krei" kielĉerpeble el libro de 2 Makabeoj (7,28) kaj multa literaturo bibliparalela. Ĉiukaze, kristanoj tiun dogmon anoncis ekde la komenco de sia historio.

5. Kreado kaj pozitiveco de la materio

El la koncepto pri kreado elvenas kroma vero: dum la grekuloj negative konsideris la materion kaj la korpon (nur Aristotelo revalorigas tiun lastan, sed ne la materion), kristanismo anoncas la estimindecon de la mondo, de la korpo kaj eĉ de la materio, kiu estas bona ĉar kreita kaj volita de Dio, kiu siavice estas bona kaj kreas pro amo al siaj kreaĵoj. Fakte, ĉe la fino de la potaga kreado estas antropomorfe dirate ke "Dio vidis, ke ĝi estas bona".

6. Celebrado pri la homa digno: homo bildo de Dio

La greka filozofio metas la homon je nivelo de la kosmo (malsame ol la greka tragediistoj, ekzemple Sofoklo) aŭ eĉ je malsupera nivelo (laŭ Platono kaj Aristotelo la homo estas malsupera se komparata al la steloj). Kristanismo, male, asertas ke la homo estas la kreaĵo plej nobla inter la kreitaro. Ĉi.rilate oni vidu la psalmojn, laŭ kiuj la homo estas farita nur iom malpli digna ol la anĝeloj). Kie vidiĝas tiu bildo? En tio: 1) Dio estas Racio kaj ankaŭ la homo posedas racion; 2) Dio estas Amo kaj ankaŭ la homo kapablas ami; 3) Dio pensas kaj amas sin mem kaj ankaŭ la homo kapablas pensi Dion kaj Lin ami. Rilate la amon Aristotelo neas ke ĝi povas esti en Dio.

7. Kiel fariĝi simila al Dio

La simileco al Dio estas jam denaska en ĉiu homo ĉar bildo de Dio; sed ĝi estas ankaŭ ĝermo kunlaboradobezona kaj kreskigobezona por provi simili ĉiam pli al Li. Laŭ grekuloj tio okazas per elstara ekzerco de la racio, se konsideri ke la dioj estas inteligentaj, sed laŭ kristanismo tio atingeblas ne nur ekzercante la racion sed ankaŭ la ampotencojn, sekonsideri ke Dio estas amo.

8. Kiel atingi Dion

La greka filozofio iusence malŝatas la kredon (kun escepto de Platono kiu priskribis la kredon en la mitaj rakontoj kiel komplementon de la rezultoj de la filozofio) kaj (Platonon inkluzivite) montras kiel celon atingendan por la homo la ekzercado en la sciado filozofia, kiu laŭ iuj filozofoj trejnas por atingi Dion. Kristanimo, male, kvankam ŝatante la filozofion (ankaŭ pro tio ke ĝi povas helpi en la kredago), asertas ke por alveni al Dio necesas kaj la kredago kaj (kiel jam dirite) la praktikado de amo al la aliaj (kaj tion neniu grekulo rimarkas) kaj koncerne Dion (en Platono la amo-eroto kondukas al la Uno, sed ĝi malsamas ol la kristana amo-agapo. Laŭ Platono, la amo estingiĝas kiam la Uno fariĝas ĝia objekto, kaj do la homo ŝajnas rilati al la Uno laŭforme de vizio intelekta pli ol ama (en Simpozio) aŭ la amo adresiĝas al iu nereaganta ĉar la Uno estas Senpersona Principo).

8. Amo kiel dono kaj io kiel amo

Rilate amon la grekaj filozofoj esprimas koncepton egoisman aŭ almenaŭ mem referencan. La greka amo estas eroto, deziro (orexis) pri io kio ankoraŭ ne estas posedata, deziro elimini senhavecon kaj plenigi vakuon (escepto, sed de la literatura medio, estas Alkesto - Аλκήστις – de Eŭripido). Veras ke en Aristotelo troviĝas pasaĵoj en kiuj estas prilumata malegoisma vizio pri la homa amo (Etiko por Nikomako 1159b 27.33) Tial, Aristotelo opinias ke Dio ne povas ami la homon ĉar tio estus simptomo de iu neperfekteco nerimedebla en Dio, kaj tio estus absurdaĵo ĉar Dio laŭdifine estas perfekta. Laŭ Aristotelo, Dio ne kapablas ami la homojn, li povas nur esti amata far ili: li estas objekto de amo ne subjekto de amo.

Male, laŭ kristanismo la amo estas agapo, ne estas havdeziro sed dono, ne memreferenca sed altruisma, malfermita kreskigi la bonon alies. En Dio tio evidentas ĉar el sia amo li celas akiri ion ajn, en la kristano estas amo laŭimita pro la dia graco.

9. Amo al la malamiko

Ĉe la grekuloj ne troviĝas la “ordono de amo” kiel en kristanismo (“vi amu la Sinjoron vian Dion per la tuta koro..kaj la proksimulon kiel viv mem”, kaj des malpli la ordono de amo por la malamikoj. Tio estas originalaĵo tute kristana.

10. Dio prizorganta ankaŭ pri la malbona homo

Laŭ Aristotelo Dio ne amas la homon kaj eĉ pri li ne pensas (Metafiziko 1074b 21.27). Veras ke iuj platonaj pasaĵoj (Apologio de Sokrato 41 D, Respubliko 612 E-613, Timeo 29 E- £0 A), aludigas al amo de Dioj por la homo. sed nur rilate la homo bona. Male kristanismo estendas la dian prizorgon al ĉiuj la homaj estuloj, inkluzive de malbonuloj kaj pekuloj: vidu Lk 12,22-30. Veras ke stoikuloj parolas pri Providento, sed ilia koncepto pri tio similas prefere al Destino.

11. Dio amiko de la homo, ĝis la Kruco

Kaj se en la grekaj kulturo troviĝas trembriloj de Providento de Dio adrese de la homo, neniu atingis la penson pri Dio kiu ama laŭforme de amikeco: “Mi vin ne nomis servistoj, sed amikoj (Jo 15,15). La kristana Dio amas ĉiujn, amas ĉiujn ĝis la morto en kruco kaj “ne estas amo pli granda ol tiu”.

12. Nova rilato kun Dio

Tial ŝanĝiĝas ankaŭ la rilato homo-Dio: la homo deziras kaj provas supreniri al Dio (same kiel Platono), sed, antaŭ ol li plenumas la iun ajn iniciaton, estas Dio kiu malsupreniras al la homo (lin kreante kaj per la enkarniĝo de Jesuo Kristo) pere de amo ĝispunkte de la morto en kruco.

13. La resurekto de la korpo

Alia ennoviga temo koncernas la korpon. Grekaj filozofoj atingis (en Platono, eble jam kun Sokrato) la alvenpunkton de la senmorteco de la animo, sed ili opiniadis nepensebla la resurekton de la korpo ĉe la fino de la homa historio (kiel klare aperas el la skandaliĝo de atenaj saĝuloj kiam oni aŭdis sanktan Paŭlon anoncanta tiun kristanan doktrinon (Agoj 17,22-34). La resurekto de la korpo (nekonfuzenda kun la reinkarniĝo) estas absurda ĉe la greka kultura medio ĉar ĝi negative taksis la korpon (kun escepto de Aristotelo kiu tamen allasas dubojn eĉ pri la senmorteco de la animo): ĝi esperis sin liberigis per la morto! En kristanismo, male, la korpo estas bona ĉar kreita de Dio, ĝi eĉ povas fariĝi templo de la Sankta Spirito (1 Kor 6,19): do, nenio malhelpas ke, pro dia decido, ĝi resurektu “glora” ĉe la fino de la tempoj.

14. La tempo rektlinia

Ĝuste rilate la tempon evidentiĝas alia malsameco. Laŭ la grekaj filozofoj (laŭ sammediaj historiistoj la koncepto varias) la tempo fluas cikle, cirkle, ĉio ripetiĝas daŭre en “eterna reveno al la samo”. Laŭ kristanismo, male, la tempo havas iradon unudirektan, reklinian kaj ĉiu evento estas nova (ankaŭ se similaĵoj pensigas al la pasinto): estas komenciĝo de la historio (la kredo), ĝia centra evento (la enkarniĝo de Jesuo Kristo) kaj finiĝo (la paruzio, nome la dua alveno de Jesuo Kristo, kiu plenumos la universalan juĝon).

15. La virto de la humileco.

Plue, la greka civilizo estas heroa civilizo, kiu alte taksas la militeman heroon kaj/aŭ la morala heroon, kiu plezuriĝas pri sia virto. Male, en kristanismo (kiu sendube valorigas ankaŭ la memestimon, kiam ĝi estas efike harmoniigita en amplekso de la virtoj) encerbigas la novan virton de la humileco, virto de tiu kiu konsciiĝas pri siaj limoj kaj pri siaj mankoj.

16. Nesufiĉeco de la homoj kaj neceso de Graco

Kaj tie ni alvenas al la lasta punkto de tiu vole nekompleta inventaro. Fakte, laŭ la greka filozofio, la saĝulo-filozofo estas memsufiĉa, persone aŭtarcia, kapabla atingi, per siaj solaj fortoj, sian finan celon, sian finan bonon. Male, en kristanismo la savo devas esti meritita flanke de ĉiu homo (pere de praktikado de la kredo kaj de la amo), sed la homo ne kapabla ĝin akiri sen la Dia Graco. Ĝuste, kiel diras Jesuo: “Sen mia helpo vi povas nenion (Jo 15,4-5).

Konkludoj de tiufakaj scienculoj[redakti | redakti fonton]

Se la inventaro daŭrus ankaŭ pri konceptoj malpli esencaj, oni vidus ke helenismo (en artikolo esprimita ĉiam per la vortoj greka, grekulo) influis, ja jes, en kristanismo, sed nur eksterveste, ne en la esenco, sciigante, precipe per la komparo de la du sistemoj, konsciiĝon pri sia originaleco, kaj lingvaĵon taŭgan por sin konige disvastigi.

Laŭ plejparto de prifilozofiaj historiistoj, la la bibliaj veroj, esprimitaj laŭ la historia-dinamika percepto karakteriza de biblia pensmaniero, estis reformulitaj laŭ la kategorioj de helenismo kiel videblas en la dogmaj deklaroj de kristanaj koncilioj. Tia procezo signis profunde la memkomprenadon de la precipaj kristanaj veroj kaj super ĉio stimulis la teologian pripensadon por justigi kaj la kredon kaj la postulojn de la homa racio. Sed helenismo ne tuŝis la verojn origine anoncitajn de kristanismo, kiel aperas el supra komparo de la precipaj veroj kristanaj kun samtemaj principoj de Helenismo. Laŭ tiu senco, kaj nur en tiu senco. eblas distingi, en kristanismo, kristanismon el helenismo kaj mense dehelenigi kristanismon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Reale – Dario Antiseri, La filosofia occidentale dalle origini ad oggi, La Scuola 1991
  • Studi di letteratura greca tra ellenismo, giudaismo e cristianesimo di Lombardi Michela
  • Baslez M. Françoise, Bibbia e storia. Giudaismo, ellenismo, cristianesimo, Paideia
  • Il Timone, numero 88 e 89 “La Rivoluzione Cristiana”, 2009-2010.
  • Il Timone, numero 88 e 89 “La Rivoluzione Cristiana”, 2009-2010.