Deklaracio de Manilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Manila
Manilo, Filipinoj

La Deklaracio de Manilo[1] [2]sekve de la Tutmonda Turisma Konferenco, organizita de la Monda Organizaĵo pri Turismo, okazinta en Manilo, Filipinoj, de la 27-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 1980, atentigis pri tio ke:

- la enlanda turisma oferto de ĉiu lando estu ligita al la aliaj sektoroj de nacia vivo,

-  oni devas atenti pri lokaj komunumoj rilate al turismaj strategioj,

- la plibonigo de la kvalito de la nacia kaj internacia turisma oferto, la trejnado kaj informado de turismaj kompanioj, kaj la nacia turisma planado estu submetitaj al periodaj taksadoj.

Ĝi ankaŭ emfazas kunlaboron inter la publika kaj privata sektoroj kaj inter malsamaj landoj.

Ĝi kredas, ke bona nacia kaj internacia turisma politiko estas utila al la landoj, kondiĉe ke ĝi estas bone pripensita kaj respektas la kulturan heredaĵon kaj la medion.

Ĝi memorigas, ke devas esti teknologia kunlaboro por redukti turismajn produktokostojn, plibonigi ĝian kvaliton, disvolvi turismon kaj plani ĝin.

Rilate al la homaj rimedoj, ĝi opinias, ke

- la turisma disvolviĝo devas esti farita de kvalifikitaj homoj,

- la kvalito de la turismo estas determina faktoro por la imago de la landoj,

- la problemoj de faka edukado devas esti prioritato[3].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Konscia pri la graveco de la internacia turismo kiel faktoro de komercaj kaj amikecaj ligoj inter popoloj kaj faktoro de paco, la Deklaracio de Manila volis substreki la socian rolon de turismo[4]. Sub la sekcio homaj resurcoj (en: Human resources) la Deklaracio tekstas "(...)

Urges that efforts be pursued to promote tourism consciousness, in order to facilitate and foster communication between visitors, the residents in the tourist reception area and tourism personnel;

Underlindes in this respect the importance of knowledge of languages notably those with a universal vocation such as esperanto
Declaration of Manila - chapter "Human Resources"

- Esperas, ke la klopodoj por antaŭenigi turisman konscion daŭrigu por faciligi kaj antaŭenigi komunikadon inter la vizitantoj, la lokaj loĝantoj kaj la turisma personaro;

- Substrekis tiurilate la gravecon de la lernado de lingvoj, precipe lingvoj kun universala alvokiĝo kiel Esperanto [5] [6][7] .

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

World Tourism Organization (Januaro 2019), Compilation of UNWTO Declarations, 1980 – 2018, UNWTO, Madrid, DOI: https://doi.org/10.18111/9789284419326 (bitlibre en pdf)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monda Organizajo pri Turismo (angle WTO)

Monda Tago de Turismo

Monda Turismo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en, es, fr) Dokumento de la Deklaro de Manila, 1980 (WTO)

(eo) Esperanto-Turismo en Kamboĝo (filmeto)

(eo) Esperanto-turismo en Kamboĝo

Referencoj[redakti | redakti fonton]