Monda Tago de Turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Tago de Turismo (angle: World Tourism Day, WTD) – festo de turismo ĉiujare celebrata la 27-an de septembro, fiksita de Monda Organizaĵo pri Turismo de Unuiĝintaj Nacioj en 1979.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua solenado okazis en 1980 sub la slogano "Tourism's contribution to the preservation of cultural heritage and to peace and mutual understanding" (Kontribuo de turismo por konservi kulturan heredaĵon, pacon kaj reciprokan komprenon).

Celo de tiu ĉi tago estas altigi konscion pri rolo de turismo en internacia socio kaj montri kiel ĝi influas al kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj valoroj en la tuta mondo. La slogano en 2017 estas "responsa turismo".

Dum la 12-a sesio en Istanbulo en Turkio, oktobre 1997, Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj decidis elekti landon entreprenatan ĉiujare agadon kiel partnero dum organizado de la Monda Tago de Turismo.

Dum la 15-a sesio en Pekino, oktobre 2003, la Asembleo decidis ke gastiganto de ĉefaj solenaĵoj ĉiujare estu ŝtato de alia kontinento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]