Deklaro de Sendependeco de Katalunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carles Puigdemont parolas en la parlamento de Katalunio la 10-an de oktobro 2017

La Deklaro de Sendependeco de Katalunio estas politika teksto en kiu oni deklaras la starigon de la Kataluna Respubliko, kiel suverena kaj sendependa ŝtato, de rajto, demokratia kaj socia. La deklaro ankaŭ disponas la aplikon de la "Llei de transitorietat jurídica i fundacional de la república" (Leĝo de juridika ŝanĝeco kaj fondeco de la Respubliko) kaj la komencon de la konstitucianta procezo, demokratia, de civitana bazo, transversa, partoprena kaj liganta. La dokumento estis subskribita de la sendependisma plimulto de la Parlamento de Katalunio la 10an de oktobro 2017, post kiam la «Jes» al la sendependeco gajnis en la referendumo de memdispono farita la 1an de la sama monato.[1][2][3]

Carles Puigdemont anoncis senprokraste ke la deklaro restis ĉesigita, momente, por malfermi periodon de intertraktado kun la registaro de Hispanio.[4]

La hispana registaro postule demandis al Carles Puigdemont ĉu li deklaris aŭ ne la sendependecon de Katalunio. Dume Carles Puigdemont insistis pri la postulo de intertraktado, dum la hispana registaro petis kunvokon de balotado en Katalunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ««Constituïm la República catalana com a estat independent»: la declaració signada per JxSí i la CUP». Nació Digital, 10-10-2017 [Konsulto: 10a de oktobro 2017].
  2. El discurs de Carles Puigdemont sobre la declaració d’independència de Catalunya». Vilaweb, 10-10-2017. [Konsulto: 10a de oktobro 2017].
  3. DOCUMENT La declaració d'independència que signen els diputats». Nació Digital, 10-10-2017. [Konsulto: 10a de oktobro 2017].
  4. Pi, Jaume «Puigdemont suspende los efectos de la independencia para contribuir al diálogo» (en castellà). La Vanguardia, 10-10-2017 [Konsulto: 10a de oktobro 2017].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]