Dekoder.org

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dekoder.org
emblemo
retejo • electronic journal
Komenco septembro 2015 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Hamburgo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo gemeinnützige GmbH
vdr

Dekoder.org estas ekde 2015 ekzistanta germana platformo kiu publikigas rusajn kaj belorusajn ĵurnalistaĵojn en germana traduko kun kuntekstdonantaj kontribuaĵoj de eŭropaj sciencistoj.

La slogano de tiu ĉi retpaĝaro estis en 2015 malkodi Ruslandon ekde novembro 2020 malĉifri Ruslandon kaj Belorusion

La ruslingva versio startis interrete en la 2019-a jaro havante la moton читая Европу (legi Eŭropon). La fondinto de tiu ĉi projekto estis Martin Krohs, la aktuala afergvidanto Anton Himmelspach. Inter 2016 kaj 2023 ĉefredaktoris Tamina Kutscher.[1][2] Tenadas tiun ĉi projekton komunutila kompanio kun limigita respondeco nome Dekoder-gGmbH kun sidejo en Hamburgo.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La Dekoder-oj volas pliriĉigi altkvalite la en Germanlingvio faratajn debatojn pri Rusujo kaj Belorusio per voĉoj ĵurnalistaj el tiaj landoj mem kaj sciencgvide komprenigi la tuton al ne-fakuloj.[3] Ĉefan fokuson oni metas je sendependaj kaj neŝtataj interretaj komunikiloj. La aranĝantoj altestimas interpopolan komprenon kaj klerigon. Ĉio financiĝas per mondonacoj kaj la ofertoj estas senkostaj. Ses personoj estas konstante dungatoj; pli ol 100 liberaj tradukistoj kaj sciencistoj kunlaboras.

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Oni tradukas aĵojn el nedependaj komunikiloj (blank)rusaj (ekz: Republic, Kommersant, Novaja gazeta.[4] Fenomenoj kaj fakterminoj nekonataj en la Okcidento klariĝas.[5] La eldonantoj nomis tiajn eksplikadojn gnosoj laŭ la helena vorto por ekkono, kompreno. Tradukoj kaj gnosoj interligataj estas. Sekve temas pri hibrida formato.[6] Ĉiam prezentiĝas superrigardoj pri aktualaj debatoj, ankaŭ en ŝtate kontrolitaj komunikiloj.[7] Spekteblas respektive spekteblis ankaŭ fotaro de junaj rusaj, belorusaj kaj ukrainaj fotistoj, interaktivaj infografikaĵoj kaj temaj dosieroj.

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

La gazeto Medium Magazin metis en februaro 2016 la paĝoj de Dekoder inter la dek plej bonajn ĵurnalistajn projektojn (kun la fondinto Martin Krohs en la kategorio de entreprenisto).[8] En 2016 aljuĝata estas la premio Grimme Online Award en la kategorio de informado.[9] En junio 2021 denove Grimme-premio estis donata en la kategorio de specialaĵoj.[10] Samjare ili ricevis specialan version de la premio Karl-Wilhelm-Fricke-Preis.[11]

La historiscienca fakforumo H-Soz-Kult konstatis ke profundaj informoj pri la tri menciitaj landoj multe pli demandiĝas ekde la invado de Rusio en Ukrainion (2022) kaj laŭdis sekve: Dekoder gelingt es, diesen Bedarf in vielfältiger Weise zu decken und verschiedene Perspektiven zu bieten, ohne die Leser:innen zu überfahren oder hilflos zurückzulassen. Es ist eine besondere Leistung dieser Plattform, zu simple Perspektiven auf den postsowjetischen Raum, aber auch auf die Dynamiken des Krieges zu korrigieren.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Tamina Kutscher übernimmt die dekoder-Chefredaktion"
  2. "Chefredakteurin Tamina Kutscher geht beim Online-Magazin Dekoder von Bord"
  3. "Die Russland-Erklärer"
  4. Inna Hartwich: "Das russische Russlandbild zeigen" - Ĉe: fr-online.de, 5.11.2015
  5. Julian Hans: Russland: Gegenrede, ISSN 0174-4917 kolektoj de SZ
  6. "Worum es geht", 13.8.2015
  7. "Jenseits eines Schwarz-Weiß-Bildes: Dekoder entschlüsselt Russland – quergewebt" - Ĉe: blog.grimme-online-award.de, 17.5.2016
  8. "Journalisten des Jahres, Medium Magazin"
  9. "Grimme Online Award 2016 verliehen"
  10. "Grimme Online Award 2021 dekoder Specials"
  11. "Karl-Wilhelm-Fricke-Preis 2021"
  12. Michel Abeßer: "Rezension zu: Dekoder" - Ĉe: H-Soz-Kult. Kommunikation und Fachinformation für die Geschichtswissenschaften, 13.6.2023 - Traduko: Dekoder kapablas kovri tiun ĉi demandegon varie kaj sub diversaj perspektvoj sen tro streĉi la legantojn aŭ lasi ilin senhelpataj. Jen la vera merito de tiu ĉi platformo: korekti tro simplajn interpretojn de la postsovetiaj societoj kaj de militaj dinamikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]