Den Store Danske Encyklopædi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Den Store Danske Encyklopædi

emblemo

multvoluma verkaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 1994
Ĝenro enciklopedio
vdr

Den Store Danske Encyklopædi (La Granda Dana Enciklopedio, mallonge citita: SDE, kaj foje priskribita kiel: "La Dana Nacia Enciklopedio" - "Danmarks Nationalleksikon") estas nuntempe la plej ampleksa presita enciklopedio en la dana lingvo, kun totalo de 23 volumoj. Ĝi konsistas el 20 volumoj publikigitaj de 1994 ĝis 2001, apendico publikigita en 2002 kaj du indeksoj kaj enhavas 115 000 artikolojn, intervalante de unuliniaj referencoj ĝis plurpaĝaj kontribuoj (kiel ekzemple la 130-paĝa artikolo pri Danio).

La enciklopedio estis kreita fare de 4,000 akademiuloj kaj la ĉefredaktisto estis Jørn Lund. Longaj artikoloj estas subskribitaj de siaj aŭtoroj, kaj multaj estas akompanitaj de ilustraĵoj.

La enciklopedion produktis la firmao "Danmarks Nationalleksikon A/S", filio de la dana eldonejo "Gyldendal", kiu estis establita por tiu ĉi projekto [1]. La publikaĵo estis dezajnita en formato simila al la sveda " Nationalencyclopedia ", kiun ĝi havis kiel modelon. La dana registaro disponigis garantion al abonantoj kiuj anticipe pagis por la enciklopedio, kaj antaŭ la fino de ĝia produktado, proksimume 35,000 ekzempleroj estis venditaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La volumoj estis publikigitaj fare de Danmarks Nationalleksikon A/S, kiu estis fondita kiel filio de la Gyldendal eldonejo sole por tiu celo. Kiam ĝi estis kreita, tio estis bazita sur la Sveda Nacia Enciklopedio. Totalo de 35,000 ekzempleroj estis vendita. La verkaĵo estis publikigita sur CD-ROM'o en 2004, komence nur en versio por Vindozo kaj poste versio por Mac OS estis havebla en 2005 [2][3].

La enciklopedio estas havebla rete kiel Den Store Danske ekde februaro 2009. Ĝi baziĝas sur Vikio- programaro kaj uzeblas senpage [4]. La artikoloj jam enhavitaj en la originala enciklopedio povas esti libere uzataj por nekomerca uzo, kaj uzantoj ankaŭ povas krei kaj ĝisdatigi novajn artikolojn. Ĉiuj artikoloj estas kontrolitaj kaj, se necese, ŝanĝitaj de redakcia teamo subtenata de eksteraj fakuloj por certigi altan profesian nivelon en ĉiuj artikoloj [5].

De 2011 ĝis 2014, Den Store Danske estis vastigita por inkluzivi dek parte ligitajn strukturojn, inkluzive de: Dansk biografisk leksikon, Danmarkshistorien und Naturen i Danmark. En la somero de 2015, la Store Danske enhavis ĉirkaŭ 196 500 artikolojn [6] kaj estas do iomete pli malgranda ol la konkuranta reta leksikono, kies enhavo estas sub liberaj permesiloj, kompare kun la danlingva Vikipedio kun ĉirkaŭ 270 000 artikoloj (en septembro 2021) [7].

La leksikono denstoredanske.dk estis nuligita la 24-an de aŭgusto 2017. La kialo de tio estis, ke la financa bazo por la laboro ne plu sufiĉis kaj deficito estiĝinta dum pluraj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Den Store Danske Encyclopædi: Vilkår og rettigheder
  2. Support page. Arkivita el la originalo je 2007-06-11. Alirita 2008-05-16.
  3. theBookseller.com. Arkivita el la originalo je 2008-03-08. Alirita 2008-03-05.
  4. Main page. All pages on Den Store Danske refer to wiki software.
  5. Encyklopædi på internettet med problemer Magisterbladet, 13.03.2009, 1. sektion, Side 24
  6. Den Store Danske Encyklopædi: Om Den Store Danske, abgerufen am 10. August 2015 (dänisch)
  7. Oplysningstid 2.0. Information, 20.11.2008, Bøger, Side 24/25

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]