Denis Fonvizin
Denis Fonvizin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1745 en Moskvo, Rusia Imperio | |
Morto | 1-an de decembro 1792 (47-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio, Rusia Imperio | |
Tombo | Lazarev Cemetery (en) Monaĥejo Aleksandro Nevski vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Imperia Moskva Universitato vd | |
Familio | ||
Dinastio | Fonvizin vd | |
Patro | Ivan A. Fonvizin (en) vd | |
Patrino | Yekaterina Dmitriyeva-Mamonova (en) vd | |
Gefratoj | Pavel Fonvizin (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto poeto dramaturgo verkisto tradukisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Minor vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Denis Ivanoviĉ Fonvizin (ruse Денис Иванович Фонвизин) (naskiĝis en Moskvo la 14-an de aprilo 1745 (n.s.), mortis la 1-an de decembro 1792 en Sankt-Peterburgo) estis rusa verkisto, dramisto kaj tradukisto.
Lia praulo estis germana kruca kavaliro von Wisien, veninta en Rusion en la 16-a jarcento. Tiam lia familia nomo estis rusigita kiel Fonvizin.
Elementan edukadon al juna Denis donis lia patro Ivan Andrejeviĉ Fonvizin, kiu tre ŝatis literaturon. Ekde 1755 Denis lernis en moskva gimnazio de Moskva Universitato kaj ekde 1760 li iĝis studento de ĝia filozofa fakultato. Tiam li jam bone regis la francan kaj la germanan lingvojn, kio malkovrigis al li ĉefverkojn de la granda eŭropa literaturo.
Ekde 1761 en kelkaj moskvaj ĵurnaloj aperis liaj tradukoj de iuj famaj eŭropaj literaturaĵoj. Li preferis publiki satiron.
En 1762 Fonvizin lasis la Universitaton kaj komencis militservi. Samtempe li multe versis kaj tradukis ĉefe el la franca.
Ekde 1769 Fonvizin oficis en Ministerio pri eksterlandaj aferoj kiel sekretario de ĝia ĉefo, grafo Nikito Panin.
En 1783 Denis Fonvizin eksiĝis kiel Ŝtata Konsilisto, oficisto de la alta 5-a rango (meze de kolonelo kaj generalo en la rusa armeo).
Tiam li plu publikis multajn artikolojn kaj samtempte verkas siajn ĉefverkojn: “Juna nobelido” (ruse Недоросль) kaj “Brigadestro” ( ruse Бригадир). Ambaŭ librojn plenigas satiro pri tiamaj rusaj estado kaj moroj. Ili ne plaĉis al la rusa imperiestrino Katerina la 2-a, sed tamen “Juna nobelido” estis eldonitaj en 1781 kaj “Brigadestro” en 1783.
Ekde 1763 li iĝis akademiano de Peterburga Akademio.
La sano de Fonvizin ne estis perfekta; tial li foje kuracis sin eksterlande, sed bedaŭrinde sen grava sukceso.
En 1792 li mortis, kaj estis enterigita en Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.
Liaj ĉefverkoj estas lernobjektoj en moderna Rusio.
Memoraĵoj pri Fonvizin
[redakti | redakti fonton]- En Moskvo ekzistas strato kun lia nomo.
- Fonvizinskaja (stacio de Moskva metroo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.museum.ru/M148 ruse sekcio de St.Peterburga muzeo pri literatura kaj teatra belatro dediĉita al agado de Denis Fonvizin
- http://www.britannica.com/EBchecked/topic/212565/Denis-Ivanovich-Fonvizin lia biografio angle