Departemento Rejno-Mozelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Departemento Rejno-Mozelo (france Département de Rhin-et-Moselle, germane Rhein-Mosel-Departement) estis administra unuo en la hodiaŭaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kiu ekzistis inter la jaroj 1797 ĝis 1814. Ĝi estis formita kadre la Francaj Revoluciaj Militoj, en kiu franca armeo gvide de Napoleono Bonaparto konkeris vastajn partojn de Eŭropo, kaj kreiĝis surbaze de la modelo de franca departemento. Ĝi kovris ĉirkaŭ 40 kilometrojn larĝan strion ĉe la maldekstra (do okcidenta) bordo de la rivero Rejno inter Bingen kaj Bonn kaj konsistis el 84 iamaj teritorioj, regnoj aŭ pli grandaj bienoj de la kavaliroj kaj nobeloj de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco. Plej grave tiuj estis la pli fruaj areoj de Elektoprinclando Treviro, Elektoprinclando Kolonjo kaj Elektoprinclando Palatinato aŭ pli mallonge Elekto-Palatinato.

la palaco von-der-Leyenscher Hof (aŭ tiu parteto kiu restis de la antaŭa komplekso post la detruoj de la dua mondmilito), eksa sidejo de la napoleona prefektejo en Koblenco

La ĉefurbo de la departemento, do la prefektejo, estis Koblenco. La sidejo de la prefektejo en Koblenco estis la palaco von-der-Leyenscher Hof.

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

La departemento estis dividita en tri arondismentoj kaj komence 30, poste 31 francaj kantonoj: