Depresio de Arundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Depresio de Arundo
geografia regiono
valo [+]

LandoHispanio
Koordinatoj36° 40′ 0″ N, 5° 15′ 0″ U (mapo)36.6667-5.25Koordinatoj: 36° 40′ 0″ N, 5° 15′ 0″ U (mapo)


Depresio de Arundo (Hispanio)
Depresio de Arundo (Hispanio)
DEC
Depresio de Arundo
Depresio de Arundo

Map
Depresio de Arundo
Vikimedia Komunejo:  Hoya de Ronda [+]
vdr
La depresio de Arundo

La depresio de Arundo estas altebeno enklavigita en la Penibetika Montĉeno, en la aŭtonoma regiono Andaluzio, Hispanio.

Temas pri plataĵo situanta inter la 700 kaj 1.000 metroj super la marnivelo kie la sedimentaj materialoj kiel la grejso, argilo kaj konglomeraĵoj regas. Ĝi estas ĉirkaŭata de pluraj masivoj de la Montaro de Arundo kaj tio kreas la unuigaĵon de la valo de la rivero Guadalteba kiu malfermiĝas norden, la valo de Gvadiaro, sudokcidente kaj la valo de Genal, sudoriente. La reliefo estas plata trairata de kanjonoj populare konataj kiel tranĉoj.

La ĉefaj riveroj estas Guadalevín kaj Guadalcobacín, kiuj en la kunfluado kreas la riveron Gvadiaro. La reganta klimato estas mediteranea kun fortaj nuancoj kontinentaj; malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj.

La vegetaĵaro estas formata de anzinoj kaj korko-kverkaj arboj kun ĉeesto de malgrandaj kverkoj en la malsekaj regionoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]