Derekegyház

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Derekegyház [derekedjhAz] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szentes. Egyház signifas eklezio, post la kristaniĝo la komunumo havis preĝejon.

Kastelo de Derekegyház

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Derekegyház situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szentes troviĝas 13, Csongrád (urbo) 25, Szeged 50, Budapeŝto 160 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La turkoj faris senhoma la vilaĝon en la 16-a jarcento. Poste la kampoj apartenis al familio Károlyi [kAroji]. Ili fondis tie bienocentron kun kastelo kaj kun uzino pri alkoholo. Oni okupiĝis ankaŭ pri bredado de ŝafoj kaj pri agrikulturo. En 1874 formiĝis vilaĝo-ĝermo. En la 20-a jarcento la posteuloj estis familio Manfréd Weiss, ili funkciigis brikofabrikon kaj modernan irigacian sistemon. En la kanaloj ŝipo flosis kaj akvumis la teron. Post 1945 ŝtata bieno formiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Derekegyház naskiĝis István Andrikó, ŝafisto.