Dernbach (Eisbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
DernbachRIVER-SISTEMO: Rejno
valo de la rivereto Dernbach
valo de la rivereto Dernbach
Bazaj informoj
Situo Germanujo
Rejnlando-Palatinato
distrikto Südliche Weinstraße
Longeco 14,813 km
Fluo
Fonto en la Palatinata Arbaro nordnordokcidente de Ramberg
- Alteco super marnivelo 364 m
Enfluejo kunfluado kunla rivereto Eußerbach al la Eisbach
- Alteco 174 m
Geografio
Information icon.svg
vdr

La rivereto Dernbach estas apenaŭ 7,5 km longa, orografie maldekstra respektive nordorienta font-rojo de la Eisbach en la distrikto Südliche Weinstraße (Rejnlando-Palatinato).

Riveriro[redakti | redakti fonton]

La Dernbach fluas en la suda parto de la meza Palatinata Arbaro. Ĝia fonto troviĝas sur alteco de 364 m ĉe la orienta deklivo de la monto Langentalkopf. De tie ĝi fluas ĉefe en suda direkto. Antaŭ Ramberg al ĝi fluas pluraj malgrandaj rojoj inter ili la de maldekstre respektive de la nordo alfluanta nur malmultajn metrojn longa Waltersbach. En la vilaĝo alfluas inter alie la Ramberger Bach de la okcidento kaj la Ohlsbach de oriento. Poste la rojo trafluas la vilaĝon Dernbach. La rojo Dernbach kunfluas norde de la samnoma vilaĝo kun la rivereto Leinbach.

Malsupre de la bieno Vogelstockerhof, sur la teritorio de la urbo Annweiler am Trifels, unuiĝas sur alteco de 174 m kun la de dekstre venanta Eußerbach al la Eisbach, alfluanto de la Rejn-alfluanto Queich.

La akvokolekta areo de la supra Dernbach limas en la nordoriento al la akvodislimo inter la rivero Queich en la sudo kaj la Speyerbach en la nordo.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de la Dernbach situas la ruinoj de jenaj burgoj Meistersel, Neuscharfeneck kaj Ramburg, trans la valo de la Modenbach la ruino de Frankenburg.