Eußerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eußerbach
Eußerbach malsupre de Eußerthal
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 11 km
Fluo
Fonto ĉe la monto Armbrunnenkopf, meza Palatinata Arbaro
- Alteco super marnivelo 470 m
Enfluejo kun la rivereto Dernbach al la rivereto Eisbach
- Alteco 174 m
Geografio
Trairataj urbetoj Annweiler am Trifels
Trairataj komunumoj Eußerthal
Trairataj lagoj baraĵlageto Schweinswoog norde de Eußerthal
Alfluantoj
- Dekstraj Eischbach
- Maldekstraj Sulzbach
vdr

La rojo Eußerbach (elparolu: OJserbaĥ) estas ĉ. 11 km longa, dekstra fontrojo de la rivereto Eisbach en la distrikto Südliche Weinstraße, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La rojo havas sian fonton en la meza Palatinata Arbaro sur alteco de ĉ. 470 m super marnivelo. La fonto situas sur montselo inter la norda flanko de la monto Armbrunnenkopf (545 m) en la sudo kaj la monto Erlenkopf (553 m) en la nordo.

Komence ĝi fluas por 2 km nordorienten. Tiam ĝi turniĝas sudorienten-suden. De dekstre alfluas post pliaj 2 km la rojo Sulzbach. Post denove 2 km la Eußerbach estas barita al fiŝlageto Schweinswoog. Unu kilometro malsupre de la lageto enfluas de dekstre la rojo Eischbach, kiu kun 4 km estas la plej longa alfluanto de la Eußerbach. La Eußerbach havis komence tre grandan deklivecon. Sur longeco de 6 km ĝi trafluas altodiferencon de 250 m kiu kaŭzas relative grandan flurapidecon.

En la valo la rivereto pasas la komunumo Eußerthal. Apenaŭ 4 km malantaŭ la vilaĝo sur la teritorio de la urbeto Annweiler am Trifels, ĝi kuniĝas kun la 7 km longa Dernbach. Ekde tie ĝi nomiĝas Eisbach.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

monaĥeja preĝejo Eußerthal

monaĥeja preĝejo – la plej grava konstruaĵo apud la rivereto estas la romanika preĝejo Sankta Bernardo de la iama cisterciana abatejo Eußerthal.

Referencoj[redakti | redakti fonton]