Desmostaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Desmostakiao)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Desmostaĥio
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: komelinedoj Commelinidae
Ordo: poaloj Poales
Familio: poacoj Poaceae
Genro: desmostaĥio Desmostachya
(Stapf) Stapf [1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La desmostaĥio[2]desmostaĉjo[mankas fonto] (latine Desmostachya), estas genro el poacoj. Ĝi estis originale eldonita kiel Eragrostis sect. Desmostachya en The Flora of British India 7: 324. 1897. Ambaŭ Joseph Dalton Hooker (1817–1911) kaj Otto Stapf (1857–1933) estis paralele atribuitaj la aŭtoritatecon. Unu jaron post la eldono de la sekcio pri Eragrostis, Desmostachya estis eldonita kiel aparta genro en Flora Capensis 7: 316. 1898.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Desmostachya elvenas el la greka δεσμός, ου kiu signifas "ligo" plus στάχυς, υος kiu signifas "spiko" aŭ "stakio" (latine, stachys, yos). En PIV, la esperantigo de la latina termino Stachys estas "stakio"[4],[5]. Sed, ĉar ekzistas la alia genro fonetike proksima Desmostachys el Icacinaceae, kies logika esperantigo laŭ la modeloj de PIV estu "desmostakio", por eviti konflikton, la esperantigo de Desmostachya uzas la literon ĥ (la etimologie alternativa translitero de la greka χ) farante la terminon "desmostaĥio".

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

En la genro estas du specioj:[3]


Sed laŭ World Flora Online kaj The Plant List (14 maj. 2020)[1],[6], estas nur unu specio. Jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]