Dezső Angyal
Dezső Angyal | |
---|---|
Dezső Angyal en 1932 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 30-an de aŭgusto 1852 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | 7-an de januaro 1936 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĝardenisto |
Dezső Angyal [deĵO andjal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyal Dezső estis hungara agronomo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis sikabonyi [ŝikabonji], liaj pseŭdonimoj estis Sikabonyi kaj Alföldi.
Dezső Angyal[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1852 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 7-an de januaro 1936 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dezső Angyal finis lernejon por vitistoj kaj ĝardenistoj en 1869, poste li laboris en bieno de Petar Pejačević. En la sekvanta jaro li revenis al la lernejo, kie li estis helpanto de Ferenc Entz, pli poste de aliaj. Inter 1883-1887 li estis plenrajta instruisto, poste li instruis en similaj lernejoj. Inter 1897 kaj 1919 li instruis en agronomia altlernejo, eĉ li estis rektoro (altlernejestro), poste li pensiuliĝis. En tiu periodo li establis lernejan bienon kaj arboreton. Li iĝis reĝa konsilisto en 1905, tutlanda ĝardenista inspektoro en 1913, ekonomia ĉefkonsilisto en 1922.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Angyal Dezső kertészeti munkái. I–IV. kötet. (kompilaĵo, 1925–1926)
- Székesfővárosunk – Budapest – utcáinak és tereinek fásításáról (1932)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)