Dezső Malonyai (teatrestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Malonyai
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de julio 1921(nun 1921-07-24)
en Baja (Hungara reĝlando)
Morto 9-an de marto 2004 (2004-03-09)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Dezső Malonyai [deĵO malonjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Malonyay Dezső estis hungara teatrestro, aktoro, altlerneja instruisto.

Dezső Malonyai naskiĝis la 24-an de julio 1921 en Baja (laŭ WikiData la naskiĝurbo estas Budapeŝto?!), li mortis la 9-an de marto 2004.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Malonyai maturiĝis en gimnazio en Szekszárd en 1939, poste li studis en militakademio. Tamen li debutis kiel aktoro en Nacia Teatro (Pécs) en 1945, samtempe li estis sekretario de la teatro. Post 2 jaroj li estis ekonomia estro de Teatro Madách, poste simila estro de Teatro de Kecskemét, inter 1952-1962 ekonomia estro de Gaja Teatro. Li estis victeatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1962-1965, poste li havis postenon en la koncerna ministerio (1965-1976). Ekde 1976 li denove estis teatrestro en ĉefurbaj teatroj, ekde 1982 en la Nacia Teatro ĝis la emeritiĝo en 1988. Pli frue li ankaŭ instruis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo.

Lia studenta lernolibro[redakti | redakti fonton]

  • Általános színházgazdasági alapismeretek. – Általános színházi üzemgazdasági alapismeretek (1954)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]