Dezső Pantó
Etoso
Dezső Pantó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1884 en Tiszaföldvár |
Morto | 28-an de novembro 1975 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/2-1-77 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Gábor Pantó |
Okupo | |
Okupo | mininĝeniero geologo |
Dezső PANTÓ [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pantó Dezső estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.
Dezső Pantó [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1884 en Tiszaföldvár, li mortis la 28-an de novembro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Pantó studis en Akademio de Selmec inter 1902 kaj 1905, poste li faris la kutimajn ekzercajn laborojn en diversaj minejoj. Li akiris diplomon en 1907 en la altlernejo, ĉar intertempe la menciita akademio altrangiĝis. Post la diplomo li estis samloke asistanto. Inter 1910 kaj 1914 li estis inĝeniero en la geologia instituto, poste li estis minejestro. Inter la 2 mondomilitoj li laboris en la financa ministerio, esploris naftojn en Zala kaj ercojn en Recsk. En 1942 li pensiuliĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A dunai aranymosás kérdése – Die Frage der Goldwäscherei an der Donau (1935)
- A balatonfüredi kincstári szénsavas források – Die awarischen Säuerlinge von Balatonfüred (1936)