Gábor Pantó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gábor Pantó
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1917 (1917-10-24)
Morto 28-an de oktobro 1972 (1972-10-28) (55-jara)
Profesio
Profesio geologo
Information icon.svg
vdr

Gábor Pantó, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pantó Gábor estis hungara geologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1965).

Gábor Pantó [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1917 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de oktobro 1972 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Pantó doktoriĝis en Universitato Pázmány Péter en 1940. En la sekva jaro li ricevis postenon en geologia instituto. Baldaŭe li soldatiĝis, poste li iĝis militkaptisto. Li hejmenvenis en 1946. Li doktoriĝis en 1956 antaŭ la akademio. En 1965 li ekinstruis en universitato de Debrecen, sed li ankaŭ esploris tiujn montojn, kie oni minadas diversajn ercojn. Li okupiĝis ankaŭ pri vulkanoj. Li ricevis memormedalon en 1963.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ásvány- és kőzettan az ipari technikumok számára (1952) - lernolibro
  • A nagybörzsönyi ércesedés (1964)
  • Magyarország metallogenetikai térképe (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]