Dezső Trócsányi
Dezső Trócsányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1889 en Sárospatak |
Morto | 7-an de septembro 1962 (73-jaraĝa) en Pápa |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Zoltán Trócsányi kaj György Trócsányi (en) |
Infano | Zsolt Trócsányi |
Okupo | |
Okupo | verkisto kulturhistoriisto arkivisto |
Dezső Trócsányi [deĵO trOĉAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Trócsányi Dezső estis hungara kulturhistoriisto, arkivisto, gimnazia kaj akademia instruisto. Lia frato estis Zoltán Trócsányi (lingvisto), lia filo estis Zsolt Trócsányi.
Dezső Trócsányi[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1889 en Sárospatak, li mortis la 7-an de septembro 1962 en Pápa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Trócsányi lernis en gimnazio kaj kalvinana teologia akademio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1915. Helpe de stipendio li plulernis en Berlin, Marburg kaj Lepsiko. Inter 1917-1929 li instruis en gimnazio en Pápa, poste en la teologia akademio en la sama urbo. Inter 1951–1962 li estis arkivisto en la regiona kalvinana arkivo. Li ankaŭ kontribuis kaj verkis lernolibrojn. Li edziĝis en 1920, post 6 jaroj filo naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Humboldt Vilmos nyelvbölcselete (1914)
- A modern gimnázium (1924)
- Kálvin művelődéstörténeti jelentősége (traduko, 1932)
- Bölcselettörténelem (1939)
- A felvilágosodás első nyomai a dunántúli református egyházkerületben (1958)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM73307 hungarlingva datenaro de muzeo