Dharan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo de Dharan

Dharan, nepale: धरान estas universitata urbego en la sudorienta parto de Nepalo. La loknomo signifas laŭlitere: loko kie vi vidis konstrulignon.

Mapo pri Nepalo, kie estas videbla Dharan en la sudorienta parto
Panoramo en Dharan
Templo en Dharan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dharan situas en valo inter montara kaj ebenaĵa regionoj. Biratnagar troviĝas 40, Katmanduo 219 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Templo en Dharan

En tiu regiono homoj vivis jam en la antikva epoko. Baldaŭ diversaj princlandoj kaj reĝlandoj etendiĝis en tiu regiono. Bijaypur-urbo situanta plej proksime al Dharan estis fondita en 1584 kaj ĝi estis ĉefurbo de reĝlando ĝis 1774. En la moderna epoko estis grava komerca stacio inter la monta kaj ebena regionoj. Samtempe alvenis diversaj popoloj. La loko estis rekrutadcentro por la gurkoj ekde 1953. La municipo estis establita en 1951. Dharan estis deklarita urbo en 1960.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Dharan kuras 2 vojoj, la urbego havas la plej proksiman flughavenon en Biratnagar. En la urbego aŭtobusoj, taksioj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]