Diána Igaly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diána Igaly
Diána Igaly
Diána Igaly
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1965 (1965-01-31)
en Budapeŝto
Morto 8-an de aprilo 2021 (2021-04-08) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo COVID-19
Tombo Törökbálint
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sportpafisto
vdr

Diána Igaly [igali], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Igaly Diána estis hungara sportpafisto, kvarfoja olimpiano, olimpika ĉampiono.

Diána Igaly[1] naskiĝis la 31-an de januaro 1965 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 2021 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diána Igaly naskiĝis en sportpafista familio, ŝi estis edukita praktike en pafejo. Ŝi estis sportpafisto ekde sia aĝo 15, poste ŝi havis bonajn rezultojn en junularaj konkursoj. Ŝi estis hungara ĉampiono 22-foje inter 1982-2007 unuoble aŭ teame. Ŝi estis olimpiano ekde Hungario en la Somera Olimpiko 1992 komence inter la viroj (ina branĉo tiam mankis), fine ŝi akiris oran medalon en Hungario en la Somera Olimpiko 2004. En mondĉampionumoj ŝi estis la unua kvarfoje inter 1990-2002 unuoble aŭ teame. Ekde 2013 ŝi havis postenon en la hungara sportpafista vivo. Ŝi edziĝis kaj naskis filon, baldaŭ ŝi divorcis. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn en 2000 kaj 2004. Ŝi mortis pro kronvirusa pandemio de 2019-2023.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]