Diademruĝvostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Diademruĝvostulo
Diademruĝvostulo
Diademruĝvostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus
Specio: Ph. moussieri'
Phoenicurus moussieri
(Olphe-Galliard, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Phoenicurus moussieri
Cuculus canorus bangsi en nesto de Phoenicurus moussieri - MHNT

La Diademruĝvostulo (Phoenicurus moussieri) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli.

Tiu birdo estas 13 cm longa. La masklo de Diademruĝvostulo havas nigran kapon kun larĝa blanka strio super ĉiu okulo kaj suben al la kolflankoj; el tiu strio devenas la nomo de Diademruĝvostulo. La supraj partoj estas nigraj krom la blankaj flugilmakuloj, kaj la tre ruĝecbruna vosto. La gorĝo kaj subaj partoj estas tre oranĝaruĝaj.

La pli malgranda kaj mallongvosta ino havas palbrunajn kapon kaj suprajn partojn, kaj la subaj partoj estas pli paloranĝaj ol ĉe la masklo, kvankam ĝenerale pli ruĝaj ol la subaj partoj de la simila sed iomete pli malgranda ino de la Komuna ruĝvostulo.

La rilatoj de tiu specio estas malklaraj. Ĝi ne estis inkludita en la studo de Ertan (2006), kaj ĝia biogeografio kaj kolorbildo estas partikularaj. Laŭ tiuj ĝi ŝajnas pli proksima al la Nigra ruĝvostulo kaj ties parencoj ol al aliaj specioj de ties genro tiaj kiaj la Komuna ruĝvostulo.

Ili estas endemiaj loĝantaj birdoj en la Atlasoj de nordokcidenta Afriko. Ties habitato estas malferma arbaro de rokaj areoj ĝis 3000 m de altitudo en montaro. La nesto estas konstruita en arbusto aŭ surgrunde kaj la ovodemetado estas tipe de 3-6 ovoj.

La kanto de la masklo estas miksaĵo de aspraj sonoj kaj notoj kiel svii-svii. La alvoko estas plendema soleca noto, hiih.

La Diademruĝvostulo manĝas kiel muŝkaptulo, farante aerajn eksaltojn super preterpasantajn insektojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]