Saltu al enhavo

Diamanta fosaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diamanta fosaĵo ĉe fuorto N-S 82 Březinka

Diamanta fosaĵo (ankaŭ ŝirma fosaĵo) estas artefarite elfosita, masonigita aŭ betonigita fosaĵo, kiun oni profundigis antaŭ pafejoj kaj ankaŭ antaŭ enirejo de fuorto. Ĝi servis kiel senpera obstaklo, kiu malhelpas al malamiko alproksimiĝis al tiuj ĉi elementoj. Plu ĝi povis servi kiel kolektiga kavo por forfluganta teraĵo dum eksplodoj en la ĉirkaŭaĵo de objekto, por ke ne okazu ŝtopiĝo de pafejoj aŭ la enirejo. Plua funkcio estas jam el tempoj de evoluo de modernaj armiloj kun kuglinga pafaĵo, en la fosaĵon povis esti post la ekpafo gvidigitaj malplenaj kuglingoj.

En diamanta fosaĵo estis lokigita ankaŭ pafejo por speciala fortikaĵa minĵetilo, kiu estis lokigita en suba etaĝo de objekto.

La termino ŝirma fosaĵo estiĝis ĉe DFL dum konstruado de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Stehlík, Eduard: Pevnosti a opevnění v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. Praha: Libri, 2002, p. 500.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]