Saltu al enhavo

Minĵetilo mod. 38

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pafejo de minĵetilo en objekto R-S 87 Průsek
Rekonstruata pafejo por minĵetilo en fuorto MO S-24 "Signál"
Vido al minĵetila pafejo (enmasonigita) en diamanta fosaĵo, la dekstra flanko de MO S-11 "U Posedu"

9cm kazemata minĵetilo mod. 38, per koda markigo armilo G, estis minĵetilo evoluita de entrepreno Škoda Plzeň por Ĉeĥoslovaka armeo por limregionaj fortikaĵoj. Ĝi estis destinita precipe por infanteriaj fuortoj. Laŭ devenaj projektoj de artileriaj fuortaroj oni ankaŭ planis uzon de duopo de minĵetiloj por fuortaraj turniĝontaj minĵetilaj turoj. Sed neniu el ili estis realigita kaj somere de 1938 tiu ĉi projekto estis anstataŭigita per nova koncepto de minĵetila kopulo kun turniĝonta supraĵo, destinita por nova 12cm minĵetilo. En a planoj de DFL oni kalkulis eĉ kun konstruado de specialaj izolitaj objektoj, minĵetilaj fuortoj, kiuj devis esti ekipitaj per duopo de 9cm minĵetiloj por frunta pafado, dum kio ĉiu el tiuj ĉi armiloj devus havi propran pafejon. Sed ĝis septembro de 1938 estis neniu el la minĵetilaj fuortoj konstruita kaj en lastaj planoj de la fortikaĵlinio oni planis ilian anstataŭigon per alia tipo de objekto destinita por minĵetila kopulo.

Teknika kaj konstrua solvo

[redakti | redakti fonton]

La minĵetilo estis lokigita en seciala porpafista ĉambro en la suba etaĝo de objekto. La propra pafejo de la armilo fabrikita el fortaj ŝtalaj ladoj, faŭkis sub pafejoj de la ĉefaj armiloj en diamantan fosaĵon. Tiu ĉi koligo devis ŝirmi la minĵetilon antaŭ rekta pripafado. Rilate al dimensioj de la armilo kaj la pafejo la planko de la porpafista ĉambro por la minĵetilo estis malaltigita kontraŭ al la resto de la suba etaĝo de objekto (kutime ĉe objektoj de la romia rezistkapablo je 95 cm, ĉe objektoj de la araba rezistkapablo je 140 cm), alvenon en tiun ĉi porpafistan ĉambron plejparte kondukis sur kelke da ŝtupoj.

En la porpafista ĉambro de la armilo estis sur betona soklo alŝraŭbita ŝtala kadro, portanta depresia segmento, sur kiu kun konstanta elevacio moviĝis ŝtalgisfera afusto kun ebleco de reguligo de la depresio. La muzelo de la paftubo de minĵetilo estis en ingo, sidigita en enmetaĵon en la kadro de pafejo. Samtempe ĝi estis ŝirmata per ŝovebla blenda diafragmo, kiun eblis priregi per permana rado kaj ĉeno. La fortikaĵa minĵetilo diference de la aliaj artileriaj minĵetiloj devis esti ŝargota de malantaŭe. Sume la armilon devis priservi kvar ĝis ses viroj de garnizono.

Objektoj armitaj per minĵetilo

[redakti | redakti fonton]
konstruitaj infanteriaj fuortoj kun minĵetila pafejo
infanteria fuorto lokigo de minĵetilo noto
MO-S 10 U pískovny maldekstre
MO S-11 "U Posedu" dekstre
MO-S 15 Na výhledech dekstre
MO-S 17 U Štípek dekstre
MO-S 24 U signálu dekstre muzeo
OP-S 29 U kudlu dekstre la pafejo neniigita
OP-S 36b Dvoják dolní maldekstre
StM-S 34 Svah dekstre
K-S 7 U vesnice maldekstre
K-S 14 U cihelny dekstre muzeo
R-S 65 Modřín dekstre
R-S 68 Smrk maldekstre
R-S 72 Nízká maldekstre muzeo
R-S 87 Průsek maldekstre muzeo, donita maketo de minĵetilo
N-S 43 maldekstre
N-S 60 Soused dekstre
N-S 61 Chata maldekstre muzeo
N-S 64 Osada maldekstre
T-S 43 Pod lesem maldekstre
T-S 58 Velký les maldekstre la pafejo neniigita
T-S 61 Hranice dekstre
T-S 82 V končinách dekstre

Pluaj interesaĵoj de nerealigitaj objektoj:

  • T-JH-S 15 de fuortaro Jírová hora devis esti ununura fuortara infanteria fuorto armigita per minĵetilo, alikaze la kazemataj minĵetiloj estis proponataj ĉiam en izolitajn fuortojn (sed konsisto de artileriaj fuortaroj devis esti minĵetilaj kopuloj)
  • Dume enkadre de komisiitaj sektoroj de pezaj fortikaĵoj infanteriaj fuortoj havis ĉiam maksimume unu minĵetilon, enkadre de preparata posteno Liběchov-Jitrava oni planis inovigon en aspekto de kelke da infanteriaj fuortoj armigitaj per du minĵetiloj – sur la dekstra kaj la maldekstra flankoj – verŝajne rilate al tre komplika tereno de grejsaj rokoj kaj ravinoj. Tiu ĉi armilaro estis prokonsiderata ĉe objektoj LJ-S 7, LJ-S 8, LJ-S 9, LJ-S 11 kaj LJ-S 26.