Saltu al enhavo

Peza maŝinpafilo mod. 37

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peza maŝinpafilo mod. 37
4cm kanono mod. 36 kaj ĝemelo de pezaj maŝinpafiloj mod. 37 (malantaŭe) en fuorto MO-S 19
Malpeza maŝinpafilo mod. 26 kaj ĝemelo de pezaj maŝinpafiloj mod 37 en pafejoj de fuorto MJ-S 3 Zahrada en Šatov

Peza maŝinpafilo mod. 37 ankaŭ nomata ZB-53 estas pafarmilo, kiun evoluigis konstruistoj el firmao el Brno Čsl. zbrojovka, akc.spol. en la 1930-aj jaroj. La ĉefa konstruisto estis Václav Holek. La maŝinpafilo estiĝis per plibonigo de la antaŭa versio de mod. 35.[1] Per tiu ĉi versio estis ekipitaj tankoj kaj objektoj de pezaj fortikaĵoj en sektoro Moravia Ostrava.[2] Fabrikitaj estis proksimume 1000 pecoj. Kun enmuntado de maŝinpafiloj mod. 37 tiuj ĉi armiloj estis iom post iom deponigataj kaj vendataj en eksterlandon.[1]

Seria produktado de tiu ĉi armilo estis komencita en la jaro 1937. Kalibro de la maŝinpafilo estis 7,92 mm. La konstruo de la armilo estis solvita tiel, por ke ĝi eltenu seninterrompan kvinminutan pafadon, tio responas al 2500 elpafitaj pafaĵoj. Poste oni devis interŝanĝi la paftubon. Temas pri sistemo fridigita per aero.

La armilo estis sukcese eksportata, krom alia en Grandan Brition, Jugoslavion, Rumanion, Iranon, Afganion, Ĉinion aŭ ŝtatojn de suda kaj meza Ameriko. En Granda Britio la maŝinpafilo mod. 37 estis fabrikata en licenco (proksimume 60 000 pecoj) kaj muntita en kirasitajn veturilojn sub markigo BESA. La armilo trovis gravan validigon ankaŭ en konstruata ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj.

Estis ekipitaj de ili ankaŭ ĉeĥoslovakaj malpezaj tankoj LT-35 kaj LT-38. La maŝinpafiloj estis provataj ankaŭ por uzo de infanterio, dum kio bazo de mod. 37 estis modifikita eĉ por uzo de la armiloj kontraŭ aviadiloj. Post disbato kaj okupo de Ĉeĥoslovakio fare de Nazia Germanio grandaj nombroj de la maŝinpafiloj estis transprenitaj de Wehrmacht kaj dum la dua mondmilito uzataj ankaŭ de rumana armeo kaj taĉmentoj de Waffen SS.

La armilo estis ekipita aŭ per peza paftubo (masiva kun glata surfaco), kiu estis destinita por uzo en la pezaj fortikaĵoj kaj en tankoj aŭ infanteria kun malpeza paftubo kaj ripigita fridigilo.[1] La maŝinpafilo destinita por eksporto en Rumanion havas en malantaŭa parto de kadro super ellasilo enmetitan kromaĵon por pli forta risorto de finilo, kiu estis deviga pro kaŭzo de malpli kvalitaj rumanaj kartoĉoj.

Kampa substarigilo

[redakti | redakti fonton]

La maŝinpafilo estis devene proponita nur por uzo en tankoj kaj en pezaj fortikaĵoj. Zbrojovka Brno pli poste evoluis substarigilon ZB 308, kiun la armeo pli poste transprenis kiel substarigilo mod. 37. Tiu estis akomodita por pafado kaj kontraŭ surteraj celoj kaj kontraŭ aviadiloj. Sed la armeo ne estis kontenta kun tiu ĉi substarigilo kaj inicis pluan evoluon. Sed la nova substarigilo ZB 308 ĝisatendis jam nur uzon de Wehrmacht en la milito. Tiu ĉi versio (vidu bildon supre) havas antaŭe 2 piedojn kaj malantaŭe unu simile kiel maŝinpafilo Schwarzlose.[3] Somere de la jaro 1946 okazis testigado de afusto ZB 309 evoluita dum la milito kaj ĝi estis aprobita por enkonduko. Tiu havas unu piedon antaŭe kaj 2 piedojn malantaŭe.[4] Ofte oni povas renkontiĝi kun kampa trpiedilo de rumana produktado. Ĝi montriĝas per malalta alteco, malgrandaj nereguligeblaj piedoj kaj per masiva ortangula kadro el velditaj profiloj.

Ĉeĥoslovakaj soldatoj kun maŝinpafilo mod. 37 en agado (historia rekonstruado)

Listo de ŝtatoj uzantaj maŝinpafilojn ZB mod. 35 kaj ZB mod. 37:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Těžký kulomet vz. 37 (ZB-53) - Zbraně | Fronta.cz (ĉeĥe). Alirita 2017-12-17.
  2. Val na obranu republiky.
  3. Těžký kulomet vz. 37 (ZB-53) - Zbraně | Fronta.cz (ĉeĥe). Alirita 2018-09-04.
  4. Fencl, Jiří. Kulomety Zbrojovky Brno, 1‑a eldono, Praha: Mladá fronta. ISBN 978-80-204-4631-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]