Malpeza maŝinpafilo mod. 26


Malpeza maŝinpafilo mod. 26 estas per aero fridigata maŝinpafilo evoluigita en la jaro 1924 de konstruisto Václav Holek (1886–1954) en laborejoj de Ĉeĥoslovaka armilfabriko, sub markigo Praga vz. 24. Siatempe ĝi influis konstruon de maŝinpafiloj en la tuta mondo. Ĝi estis rekta antaŭulo de brita maŝinpafilo Bren.
Evoluo
[redakti | redakti fonton]Kun estiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1918 meze de Eŭropo aperis industria ŝtato, en kiu krom aliaj fakoj de minindustrio evoluis ankaŭ armila produktado. Komence de la 1920-aj jaroj estis en Brno fondita kompanio portanta nomon Ĉeĥoslovaka armilfabriko. Ĝia programo estis konstruo kaj produkto de ĉiuj specoj de permanaj pafarmiloj. Unu el ĝiaj fruaj kreoj estis malpeza maŝinpafilo ZB modelo 24 kun uja magazeno. Tiu venis sole en stadion de prototipo. Poste la kompanio prezentis malpezan maŝinpafilon ZB modelo 26, kiu el projekto de maŝinpafilo mod. 24 transprenis kelkajn teknikajn solvojn. ZB mod. 26 tuj post sia prezentigo en merkaton fariĝis tre sukcesa armilo kaj ĝi restis la plej inspirema reprezentanto de sia speco ĝis nuntempo.
Dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]
el la maŝinpafilo mod. 26

En mobilizo en septembro de 1938 la ĉeĥoslovaka armeo havis je dispono 34 550 maŝinpafilojn mod. 26 kaj ZB 30. Ili estis la plej disvastiĝinta aŭtomata armilo de la armeo, ili servis kaj kiel ĉe infanterio, kaj eĉ en veturiloj kaj en fortikaĵoj kiel ĉefaj kaj helpaj armiloj. Sed por defendi la landon, por kiu ili estis fine de la 1930-aj jaroj fabrikataj, ili ne ĝisatendis.
La konkeradon de Eŭropo Nazia Germanio komencis per okupo de Ĉeĥoslovakio. Oni plu fabrikis la maŝinpafilojn en armilfabriko en Brno, por ke ili povu kontentigi postulojn post la armiloj elflanke de Wehrmacht. Sed ili servis tra la tuta mondo kaj ili fariĝis standarda armilo kaj en germana soldata polico (Feldgendarmerie), kaj poste de civila.
Uzantoj
[redakti | redakti fonton]Listo de ŝtatoj uzantaj maŝinpafilojn ZB mod. 26 kaj ZB 30:
Ĉeĥoslovakio (ĝis la 1960-aj jaroj)
Tria regno
Rumanio
Slovaka ŝtato (ĝis 1945)
Hungario
Bulgario
Bolivio
Brazilio
Argentino
Gvatemalo
Nikaragvo
Ekvadoro
Urugvajo
Venezuelo
Ĉilio
Peruo
Ĉina respubliko
Japana Imperio
Ĉina popola respubliko
Naciisma Registaro de Nankino
Nord-Koreio
Sud-Koreio
Nord-Vjetnamio
Irako
Irano
Israelo
Egipto
Turkio
Afganio
Habeŝo
Litovio
Latvio
Jugoslavio
Malajzio
Svedio
Finnlando
Granda Britio
Sovetunio (partizanoj)
Manĉukuo
Indonezio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Malpeza maŝinpafilo mod. 26 en Vikimedia Komunejo - Fotogalerie a popis LK vz. 26
| ||||||||||||||||